Saltu al enhavo

Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtato Israelo
hebree מדינת ישראל, Medinat Jisra'el
arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl

Flago de IsraeloFlago de Israelo

Blazono de Israelo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Hatikva (La Espero)
Lokigo
suverena ŝtato
regiono
lando
Mediteranea lando
neagnoskita ŝtato Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Jerusalemo (internacie nerekonata) (504 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) hebrea lingvo, araba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) hebrea; tamen la araba havas "specialan statuson"
Plej ofta(j) religio(j) plejparte juda, krome islama, kristana kaj aliaj
Areo 22 145 km² (loĝdenso kalkulita el la fakta areo de 27 799 km²)
- % de akvo 2 %
Loĝantaro 9 449 000 (2021)
Loĝdenso 340 loĝ./km²
Horzono +2
UTC+3 (somere)
Interreta domajno il
Landokodo IL
Telefona kodo 972
Internacia aŭtokodo IL
Plej alta punkto Monto Hermono
Plej malalta punkto Morta Maro
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Isaac Herzog
Ĉefministro Benjamin Netanjahu
Parlamento Kneset
Sendependiĝo 1948
Ekonomio
Valuto Nova israela sikloŝekelo (ILS aŭ NIS)
MEP laŭ 2020[1]
– suma 353,390 milionoj da USD
– pokapa 37,446 USD
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Ligo en Israelo
Junulara Esperanto-Ligo Israela
vdr
Israelo
La origina teritorio de la brita mandato de palestino, kiel ordonis la Ligo de nacioj

Israelo[2] (hebree מדינת ישראל, , Medinat Jisra'el, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, signifante Ŝtato Israelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, la naskiĝejo kaj sankta lando de Judismo, la tria plej sankta loko por Islamo (post Mekko kaj Medino) kaj tre grava lando al aliaj monoteismaj religioj – la diversaj eklezioj de Kristanismo (ĉefe la rom-katolika kaj la orientaj) kaj de la Bahaa Kredo. La financa kaj teknologia ĉefurbo de Israelo estas Tel-Avivo [3] kaj ĝia ĉefurbo estas Jerusalemo, kvankam ne ĉiuj landoj agnoskas la israelan suverenecon super tiu urbo.[noto 1][4]

La ŝtato Israelo estas demokratio kun parlamenta sistemo, proporcia balotsistemo, kaj universala voĉdonrajto.[5] La Ĉefministro estas la estro de la registaro kaj la Kneset estas la parlamento. Kun loĝantaro de ĉirkaŭ 9 milionoj en 2019,[6] Israelo estas disvolviĝinta lando kaj membro de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE).[7] Ĝi havas la 31-e plej grandan ekonomion laŭ MEP en la mondo kaj estas disvolviĝinta lando en daŭra milita konflikto.[8] Ĝi havas la plej altan vivnivelon en la Mezoriento (sen kalkuli la arabajn landojn de la Persa Golfo kaj Saudarabion[9]) kaj rangas inter la pintaj landoj en la mondo laŭ procento de loĝantoj kun militista trejnado,[10] procento de loĝantoj kun universitataj studoj,[11] elspezo en esplorado,[12] kaj vivodaŭro.[13]

La moderna ŝtato Israelo identigas siajn radikojn kun la malnova Tero de Izraelo (Erec Jisrael), centra koncepto de la Judismo de antaŭ tri mil jaroj. Post la Unua Mondmilito, la Ligo de Nacioj aprobis la Britan mandaton Palestinon ene de la koloniisma intenco kontroli teritoriojn en strategia areo ĝis tiam kontrolita de la Otomana Imperio. Tio koincidis kun la intenco de diversaj judaj kaj pro-judaj sektoroj krei „hejmon por la juda popolo“, kion post la persekutado kontraŭ judoj (Holokaŭsto) fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito ricevis fortan subtenon. En 1947, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la dividon de Palestino en du ŝtatojn, nome unu juda kaj alia araba. La 14-an de majo de 1948, la ŝtato Israelo deklaris sian sendependecon, kiu estis sekvita de la Milito de Sendependeco kontraŭ la apudaj arabaj ŝtatoj, kiuj malakceptis la planon de la UN. En 1949 Israelo estiĝis membro de la UN. La pluaj venkoj en serio de postaj militoj konfirmis ĝian sendependecon kaj plivastigis la limojn de la juda ŝtato trans tio, kion intencis la Plano de Divido de la Unuiĝintaj Nacioj. De tiam, Israelo estas en konflikto kontraŭ multaj de la najbaraj arabaj landoj (vidu Araba-israela konflikto kaj Arabaj-israelaj militoj) kaj precipe kontraŭ la araba loĝantaro de la Palestiniaj teritorioj, kiuj estas okupacitaj ekde 1967 sed daŭre ne aneksataj (vidu Israel–Palestina konflikto). La ĉefa malplimulto estas la Arabaj israelanoj (aktuale en 2020 ili nombras 2 milionoj, ĉ. 20% de la landa loĝantaro), kies nacia identeco samas kiel la palestinanoj [14], rilatoj estas pli bonaj kaj daŭre pliboniĝantaj [15].

De ĝia fondo, la landlimoj de Israelo kaj eĉ ĝia rajto ekzisti estis temo de disputadoj, speciale inter ĝiaj arabaj najbaroj, sed ne nur. Tamen, Israelo subskribis packontraktojn kun kaj Egiptio kaj Jordanio, kaj penadojn estas faritaj por atingi permanentan interkonsenton kun la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, dum plue okupacias ties teritorion kaj malhelpas la normalan funkciadon de la Ŝtato Palestino, ĉefe per instalado de setlejoj de judaj israelanoj en tiuj teritorioj.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Israelo.

El la antikvo ĝis la 19-a jarcento

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Antikva Israelo.

La malnova tero de Kanaano, lokita je la sudokcidento de la nomita Fekunda duonluno, estis ekde la antikva tempo, tero de trafiko kaj intera punkto inter la mezopotamiaj civilizacioj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato, unuflanke, kaj Antikva Egiptio en la valo de la Nilo por la alia. La regiono estis dividita en malgrandaj urbo-ŝtatoj aŭ sendependaj lokaj reĝlandoj, kiel Moabo kaj Edomo ĉe la oriento, Judao kaj Israelo en la centro, Aramo kaj Fenicio en la nordo, kiuj devis fari portempaj aliancoj per kunigo de iliaj militfortoj kontraŭ la daŭraj invadoj de imperioj (de Egiptio, AsirioBabilonio), kiel de arabaj nomadoj kaj la Popoloj de la Maro, la filiŝtoj. En tiu tero oni vidis la lumon de du la plej grandaj mejloŝtonoj de la okcidenta civilizacio: la ŝemida alfabeto, origino de multaj malnovaj kaj modernaj alfabetoj, kaj monoteismo de kiu devenas la abrahamaj religioj, kaj poste etendiĝis ambaŭ atingoj tra la tuta Okcidento. Ĝi ankaŭ vidis la naskiĝo de kelkaj el la unuaj urboj de la mondo (kiel Jeriko), kiu jam aĝas sep mil jarojn, en plena neolitika revolucio, tiel kiel unu el la unuaj havenurboj de la mondo, nome la malnova Jafo.

Dum la Helenisma klasika periodo, Jehudo estis absorbita en la postaj Helenismaj regnoj kiuj sekvis la konkerojn de Aleksandro la Granda, sed en la 2-a jarcento a.K. la Judoj ribeliĝis kontraŭ la Seleŭkia Imperio kaj kreis la Hasmonean regnon. Tiu, la lasta teorie sendependa regno de Israelo, grade perdis sian sendependon ekde la 63 a.K. pro sia konkero fare de Pompejo por la Romia Imperio, iĝante Romia kaj poste Partia klienta ŝtato. Post la instalado de klientaj regnoj sub la Heroda dinastio, la Provinco Judea estis skuita per enlandaj tumultoj, kiuj finis per la Unua Juda-Romia Milito, la detruo de la Dua Templo, la apero de la Rabena judismo kaj de la Prakristanismo. La nomo Judeo aŭ Judea (latine, Iudaea) ne plu estis uzita de grek-romianoj (Orienta Romia Imperio) post la Bar-Koĥba-ribelo de la jaro 135 n.e. Post tio okazis la juda diasporo.

En la 7-a jarcento, la tuta Levantenio de la Bizanca Imperio (posteulo de la Romia Imperio) estis konkerita fare de la araba ekspansio kaj restis en islamana kontrolo ĝis la Unua Krucmilito nome en 1099, sekvita de konkero fare de arabaj Ajubidoj en 1187. La Mamluka Sultanlando de Egiptio etendis sian kontrolon super Levantenio en la 13-a jarcento ĝis sia malvenko fare de la Otomana Imperio en 1517. La situacio apenaŭ ŝanĝiĝis dum kelkaj jarcentoj kaj la tuta Levantenio restis dume en kontakto kun la ceteraj arabaj kaj islamaj landoj de Orienta Mediteraneo. Dum la 19-a jarcento, en Eŭropo kaj iom en Nordameriko naskiĝis la ĝermo de nacia sento inter judoj kio kondukis al la establado de nova soci-politik-religi-kultura movado nome Cionismo kiu celis ĉefe enmigradon al Palestino por konstrui tie novan politikan enton.

Moderna epoko

En la fino de la 19-a jarcento en Ĥoveve Cion (Cionista Movado) nome la unua tia societo en Varsovio partoprenis L. L. Zamenhof. La movado fondis unuajn dekomencajn koloniojn en Palestino. En 1897 Kongreso de Cionistoj en Bazelo (Svislando) sub prezidanteco de D-ro Theodor Herzl akceptis „Bazelan Programon“ (La Cionismo celas la formadon de publike garantiita hejmo por la Juda popolo en Palestino). En 1909 tiukadre okazis la fondo de Tel-Avivo (oni povis vidi sur tiu loko ĝis tiam nenion krom sablodunoj). Post la Unua mondmilito Palestino ĉesis esti provinco de Turkio kaj venis sub la protektoraton de Britio. Fakte la 2-an de novembro 1917 la Balfoura Deklaro (fakte simpla letero de eksterafera ministro Balfour al lordo Rothschild, barono Rothschild la 2-a) asertis la jenon: La registaro de Lia Reĝa Moŝto rigardas kun favoro la fondon de Nacia Hejmo por la Hebrea Popolo en Palestino, kaj faros sian eblon por faciligi la atingon de tiu ĉi celo, kun klaresprimita kompreno, ke nenio estos farata, kio povus malutili al la ekzistantaj civilaj kaj religiaj rajtoj de la ne-hebreaj komunumoj en Palestino aŭ al la rajtoj kaj politika leĝostato, kiujn la Hebreoj ĝuas en iu alia lando. Tio unuaflanke estis komprenita kiel promeso de kreado de aparta juda ŝtato, dum aliflanke oni komprenis nur la promeson faciligi la setladon de judoj en la teritorio.

En aprilo 1921 „Keren Hajesod“ (Fundamenta Kaso de Palestino) organizaĵo de hebreoj en la tuta mondo kolektis 2 milionojn da pundoj. Samtempe ekzistis alia financa organizo, Hebrea Nacia Kaso, kies tasko estis aĉeti bienojn, sur kiuj la kolonioj (moŝavao) formiĝu. Per la helpo de tiuj ĉi du kasoj dum du jaroj 18 kolonioj estis formitaj. La Valo de Jesreel, bone konata en la Biblia historio, estis tiutempe dense loĝata de pli ol 80 judaj kolonioj (kune kun la antaŭmilitaj, malnova Jiŝuv en la kvar sanktaj urboj), kvankam antaŭ kelkaj jaroj tiu ĉi valo estis tute malplena kaj neprilaborata. La 30-an de junio 1922 la Kongreso de Usono unuvoĉe akceptis la Lodge–Fish rezolucion konforman al la judfavora kompreno de la Balfoura Deklaro. La 24-an de julio 1922 la Ligo de Nacioj konfirmis la aserton de la Balfoura Deklaro cedante mandaton por Palestino al Granda Britujo.

Organizaĵo Ĥalucim de junularaj pioniroj komencis entrepreni iniciatojn por konstrui la landon. Preskaŭ ĉie, kie la Pioniroj komencis laboron, ili trovis marĉojn kaj rokarojn, kiuj estis konsiderataj ne kultureblaj de multaj antaŭmilitaj esplorantoj. En 1925 en Palestino vivis 600 mil homoj, el ili 150 mil judoj. Tel Aviv havis 30 mil loĝantojn, pli ol mil domojn, plurajn fabrikojn, elektran lumon. Laborista Banko posedis kapitalon de 60 mil pundoj. Rutenberg Elektriga Kompanio provizis Tel-Avivon kaj Ĥajfon per elektro kaj planis elektrizi la tutan landon utiligante akvenergion de rivero Jordano. Cionisma Medicina Organizaĵo „Hadassa“ sukcese batalis kontraŭ malario kaj trakomo de okuloj. En aprilo de 1925 en Jerusalemo malfermiĝis la Hebrea Universitato je ĉeesto de pli ol 10 mil judoj de ĉiuj landoj. Dum la Dua Mondmilito la tuta areo kiel kontrolita de Unuiĝinta Reĝlando estis zono de batalkampo.

Vojo al sendependigo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Israel–Palestina konflikto.
Arabaj volontuloj en Palestino, 1947.

En novembro 1947 Unuiĝintaj Nacioj decidis dividi la ĝistiaman teritorion de Palestino en du duonojn: nome la araba ŝtato ĉe la rivero Jordano kaj la juda ŝtato kun 56 % de la teritorio. La judaj gvidantoj akceptis la decidon. La gvidantoj de la lokaj araboj rifuzis akcepti ĝin kaj la saman tagon komencis ataki la judan loĝantaron. Komenciĝis milito inter la lokaj judoj kaj la lokaj araboj. En majo 1948 oni proklamis en Tel-Avivo la fondon de la juda ŝtato Israelo. La saman tagon kelkaj arabaj najbaraj ŝtatoj (Egiptio, Jordanio, Sirio ktp) ekatakis Israelon kaj tiam plilarĝiĝis la konflikto al la araba-israela milito, la unua milito en serio de militoj inter Israelo kaj ĝia najbaraj arabaj landoj. En marto 1949 finiĝis la milito per venko de la israela armeo. Unu el ĝiaj ĉefaj rezultoj estis, ke centmiloj da lokaj araboj („Palestinanoj“) forlasis siajn hejmojn kaj ekloĝis en aliaj partoj de Palestino aŭ en la najbaraj arabaj landoj („Palestinaj rifuĝintoj“). Parto de ili mem forlasis/forfuĝis dum la milito, dum alia parto estis forpelita de la israelaj soldatoj dum la bataloj. Alia grava rezulto: ne fondiĝis la araba ŝtato de la lokaj palestinanoj. Ĝiaj planitaj teritorioj estis regataj de tiam parte fare de Israelo kaj parte fare de Jordanio (Cisjordanio), inklude la disdividon de Jerusalemo inter Israelo, ĉe la okcidento, kaj Jordanio, ĉe la oriento, inkluzive de la malnova urbo. El 1948 ĝis 1952 estis Ĥajim Vajzman la unua israela prezidento. El 1949 ĝis 1953 estis David Ben-Gurion la unua israela ĉefministro (vidu artikolon Ĉefministroj de Israelo). En 1949 okazis la akcepto de Israelo kiel membro de Unuiĝintaj Nacioj.

En 1956, samtempe kun la sueza krizo, okazis la Sinaja kampanjo. En 1967 pro la Sestaga Milito Israelo okupis Orientan Jerusalemon, Cisjordanion de Jordanio, la sektoron de Gaza, la duoninsulon de Sinajo de Egiptio kaj la Golanaj Altaĵoj de Sirio. La milito komenciĝis kiam la egiptaj kaj siriaj armeoj grandpotence alproksimiĝis la israelajn limojn minacante konkeri ĝin pro kio la israela armeo ekatakis la unua. En 1973 okazis la Milito de Jom Kippur kontraŭ Sirio kaj Egiptio. En 1978 oni komencis la negocojn al la interkonsenton de Camp David, la unuan packontrakton kun araba lando, per kiuj Israelo redonis Sinajon al Egiptio.

En 1982 okazis militoperaco nomita de Israelo Paco al Galileo, kio rezultis en la Libana milito de 1982, nome invado fare de Israelo en Libanon, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupacio de suda Libano ĝis la retiriĝo en 2000. Israelo plutenis la okupaciitajn teritoriojn, kaj kvankam en 1994 oni kreis ĝermon de araba ŝtato, nome Palestina Aŭtonomio en Gazaa Sektoro kaj Cisjordanio, pluis la konfliktoj inter la ŝtato Israelo kaj la palestinaj loĝantoj kontraŭisraelaj, dum Israelo konstruis apartisman muregon ene de Cisjordanio kaj plimultigis judajn koloniojn en tiu teritorio.

Geografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Israelo.
La rivero Jordano estas la celita orienta limo de Israelo.

En Israelo distingiĝas tri regionoj de Okcidento al Oriento, nome la jenaj:

  • la ebenaĵo ĉe la mediteranea marbordo,
  • la centra montoĉeno kaj la
  • Jordana Valo.

Al ĉi tiuj tri regionoj, oni devas aldoni tiun de la dezerto Negevo, lokita sude de Israelo. La aridaj regionoj okupas pli ol duonon de la teritorio de Israelo. Kvankam granda parto de tiu teritorio estas senhoma, en la valoj abundas la iridojn, kaj ankaŭ la arboj kiel pinoj, eŭkaliptoj, olivujoj kaj akacioj.

Israelo estas en la zono de Levantenio de la mondoregiono konata kiel Fekunda duonluno de Azio. La lando estas en la orienta pinto de la Mediteranea Maro, limigita de Libano norde, Sirio nordoriente, Jordanio kaj Cisjordanio oriente, kaj Egiptio kaj la Gaza Zono sudokcidente. Ĝi kuŝas inter latitudoj 29° kaj 34° N, kaj longitudoj 34° kaj 36° E (Or).

La suverena teritorio de Israelo (laŭ la limigaj linioj de la rodosaj Interkonsentoj por Batalhalto de 1949 kaj ekskludante ĉiujn teritoriojn konkeritajn de Israelo dum la Sestaga Milito de 1967) estas proksimume 20 770 km² de surfaco, el kio du procento estas akvo.[16] Tamen Israelo estas tiom mallarĝa (100 km je la plej larĝa punkto, kompare kun 500 km el nordo al sudo) ke la ekonomia ekskluda zono en la Mediteraneo estas duoble pli granda ol la terareo de la lando.[17] La totala areo sub la "de facto" juro de Israelo, inkludante la zonon de Orienta Jerusalemo kaj la areon de la Golanaj Altaĵoj, estas 22 072 km² ampleksa,[18] kaj la totala areo sub "de facto" kontrolo de Israelo, inklude la milit-kontrolita kaj nur parte Palestin-regata teritorio de la Okcidenta Riverbordo, estas 27 799 km² ampleksa.[19]

La Suda distrikto de Israelo, kiu inkludas sude la dezerton Negevo kaj en ties suda pinto aliron al la Akaba Golfo kaj al la Ruĝa Maro.

Spite sian malgrandan grandon, Israelo estas hejmo de vario de geografiaj trajtoj, el la Dezerto Negevo en la sudo al la interna fekunda Valo de Jizre'el, la montaroj de Galileo, Karmelo kaj al la Golano en la nordo. La Israela Marborda Ebenaĵo laŭ la bordoj de la Mediteranea Maro estas hejmo de plej el la landa loĝantaro.[20] Oriente de la centraj altaj teroj estas la Jordana Valo, kiu formas malgrandan apartan parton de la 6 500 km longa Grand-Rifta Valo. La Jordana rivero fluas laŭlonge de la Jordana Valo, el la Monto Hermon tra la Hulaha Valo kaj la Maro de Galileo ĝis la Morta Maro, nome la plej malalta punkto de la surfaco de la Tero.[21] Pli sude estas la Arabaha Valo, kiu finas en la Akaba Golfo, kiu estas parto de la Ruĝa Maro. Unika de Israelo kaj de la Sinaja Duoninsulo estas la "maĥteŝ", aŭ tipaj eroziejoj.[22] La plej granda "maĥteŝ" en la mondo estas la Maĥteŝ Ramon en Negevo,[23] kiu estas 40 por 8 km ampleksa.[24] Israela informo pri la media statuso de la Mediteranea Baseno asertas, ke Israelo havas la plej grandan nombron de plantospecioj por kvadrata metro el ĉiuj landoj de la baseno.[25]

Klimato

Lokita inter la dezertoj de Afriko kaj Azio de unu parto, kaj de la Mediteranea, varma kaj humida maro de la alia, Israelo troviĝas en vojkruciĝo de klimataj influoj, kiuj permesas distingi ĝis kvardek malsamajn tipojn de klimato en tiel reduktita surfaco.

La temperatura reĝimo varias notinde depende de la alteco, speciale en vintro: de la okcidento al la oriento la klimato transiĝas de tipe mediteranea al kontinenta. La montaj regionoj kutimas esti ventosuferaj kaj tre malvarmaj, kelkfoje kun neĝofaloj. La pinto de la monto Hermono estas kovrita de neĝo dum la plej granda parto de la jaro, kaj Jerusalemo ĝenerale ricevas almenaŭ unu neĝofalon ĉiujare.

La klimato de Israelo estas karakterizita de varmaj someroj kaj mildaj vintroj. Pluvokvanto varias signife trans la lando kaj de jaro al jaro.

Naturo

La Upupo – nome nacia birdo de Israelo[26]

La faŭno kaj flaŭro de Israelo enhavas tre varian aron de plantoj kaj animaloj pro la loko de la lando inter tropikaj kaj moderklimataj zonoj, borde kun Mediteraneo okcidente kaj kun dezertaj zonoj oriente kaj sude.[27] Unu de la trajtoj de la regiono kiu plej multe helpas la diversecon de birdospecioj estas ties funkciado kiel ripozejo de la migrobirdoj en ilia migrado inter la nordo de Eŭrazio kaj Orienta Afriko kaj la Nordo kaj Centra Azio, kaj revene, en la nura migrovojo de Mediteraneo kiu ne postulas flugadon super maro. Multaj birdospecioj nestumas en zonoj kiel ĉe la marĉaj areoj de la Hula Valo. Sed aliflanke, multaj aliaj historiaj specioj de la regiono, kiel la siria bruna urso kaj la siria struto, jam estas formortintaj en Israelo pro la habitatodetruo[28] kaj la ĉasado.[29]

Spite la relativan malgrandon de la lando, Israelo enhavas grandan varion de cento da mamuloj.[30] Tiu diverseco rilatas ĉefe al ties aparta loko inter diversaj klimataj kaj biogeografiaj zonoj. Por multaj specioj tiu lando estas zono lima de habitato: la teritorioj de palearktaj specioj finiĝas en la dezertaj zonoj de la lando, dum la teritorioj de specioj indiĝenaj de la dezertoj de Afriko finiĝas en la mediteraneaj marbordoj. La plimulto de mamuloj de Israelo estas palearktaj, el kiuj deckono estas endemioj de la mondoregiono.

Arabia orikso en la natura rezervejo Jotvata.

Eble la plej abunda speciaro de mamuloj en Israelo estas la vespertoj, kiuj, havante 33 speciojn, el kiuj la plejmulto estas insektomanĝantoj, estas troveblaj en diferencaj habitatoj tra la tuta lando. Tiu abundo kondukis al multaj lokaj esploroj pri tiuj animaloj kaj specife pri ties komunikado kaj flugado.[31]

Ĉiuokaze eble la gazelo estas tamen la plej simbola mamulo de la lando, kun populacioj el la Golanaj Altaĵoj norde ĝis la dezerto Negev sude, kaj la Morta Maro oriente. Totale temas pri tri specioj de gazelo kaj kelkaj subespecioj, el kiuj kelkaj estas kunhavataj kun Palestino kaj Jordanio, kaj ankaŭ kelkaj estas minacataj pro loka formorto en naturo.

Politiko

La Kneset, la parlamento de Israelo.

Israelo estas parlamenta demokratio kun sistemo de multaj partioj kaj disigo de povoj kun universala voĉdonado.

La politikan sistemon de Israelo estas formita el la leĝfara povo, la plenuma povo kaj la justica povo. Ĝiaj plej gravaj institucioj estas la prezidanto, kiu estas la estro de la ŝtato, la Kneset, kiu estas la parlamento de la lando kun 120 membroj, la ĉefministro kaj lia/ŝia kabineto, kiu formas la registaron, kaj la justica sistemo, kies plej alta tribunalo estas la Supera Kortumo de Israelo, laŭleĝe sendependa de la registaro.

En lando kun tiom komplika situacio en la internacia konsidero kaj speciale kun proksimaj landoj kaj aliaj potencoj, ludas gravan rolon la Ministerio de Eksteraj Aferoj.

Administra divido

Israelo estas dividita en ses distriktojn:

La plej grandaj urboj de Israelo estas Jerusalemo (504 mil), Tel-Avivo (321 mil) kaj Ĥajfo (223 mil).

Konfliktoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arab–Israela konflikto.
Oficiroj de la Israela Aerarmeo apud detruita egipta aviadilo dum la Sestaga milito de junio de 1967.

Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la judoj el la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britian regadon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo unuflanke kaj ŝtato araba aliflanke. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga milito de junio de 1967, la israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo.

Estis kaj estas multaj konfliktoj inter la palestinanoj kaj la judoj pri la regado kaj admnistracio de la Gazaa sektoro, la Okcidenta Bordo (Cisjordanio) kaj precipe pri la plurkultura urbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. Ankaŭ la Golana Montaro, kiu apartenis al Sirio, estis post milito okupaciita de Israelo. Dum jardekoj Unuiĝintaj Nacioj kontraŭis la agadon de la israela ŝtato, kiu neniam akceptis ties rezoluciojn.

La plej danĝera sia kontraŭulo en la regiono Israelo konsideras Iranon (nek araba nek najbara), kiun ĝi ofte akuzas pri subtenado de kontraŭisraela terorismo kaj strebo krei nuklean armilon, dum Israelo delonge havas tion. Pro tiuj klopodoj estis starigitaj internaciaj sankcioj kontraŭ Irano, kiuj funkcias dum jardekoj. En januaro 2020 Israelo asertis, ke fine de 2020 Irano havos pliriĉigitan uranion en kvanto sufiĉa por konstrui atombombon. La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu ofte diris, ke Israelo ne permesos al Irano fariĝi nuklea potenco.

En 2020 tri arabaj landoj anoncis normaligon de rilatoj kun Israelo: nome Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno kaj Sudano.

Ekde la fino de 2023 la plej grava konflikto rilatas al la Gazaa sektoro, de kie eliris atako fare de Hamas kontraŭ israela teritorio, kiu rezultis en centoj da mortintoj kaj pli ol cent kaptitoj, kiuj estis metitaj ostaĝe en kaŝejoj de la sektoro. Kiel reprezalio kaj serĉe de la ostaĝoj, la israela armeo entreprenis atakon kontraŭ la sektoro, bombardadis, invadis, detruegis la urbojn, loĝejojn kaj instalaĵojn, inter kiuj lernejoj, hospitaloj, bazaroj ktp. Je la 29a de Junio 2024, mortintaj palestinanoj estis 37 834.[32]

Ekspansiismo

Sestaga milito

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sestaga milito.
Administra divido de Cisjordanio laŭ interkonsento "Oslo 2". Fakte la nuraj teritorioj sub teoria palestina administracio estas tiuj markitaj ruĝe, dum la cetero estas fakte okupaciita de Israelo, kies armeanoj kutime eniras kaj agadas eĉ en la ruĝe markitaj teritorioj.

Dum la Sestaga milito de 1967, Israelo konkeris Cisjordanion el Jordanio, konkeris la sektoron de Gazao kaj la duoninsulon Sinajan el Egiptio, kaj la Golanajn Altaĵojn el Sirio, kaj metis tiujn teritoriojn sub milita okupacio. Israelo kaj la palestinaj teritorioj reokupis tiam la areon limigitan per la landlimoj de la iama Palestino sub brita mandato. Egiptio rezignis pri eblaj reklamoj pri la Sektoro de Gazao pere de la pac-traktato egipt-israela de 1979. En 1988, ankaŭ Jordanio rezignis pri eblaj reklamoj por Cisjordanio,[33] interkonsento kiu formaliĝis en la pactraktato israel-jordana de 1994.

La nomita Verda Linio konstituas la landlimon disputatan de Israelo kontraŭ la teritorioj de Palestino. Tuj post la Sestaga milito de 1967, Israelo etendis la limojn de la municipo Jerusalemo kaj ekaplikis siajn leĝojn, sian jurisdikcion kaj sian administracion al Orienta Jerusalemo kaj eĉ al la apudaj zonoj. En 1980, la parlamenta Knesset aprobis la Jerusaleman Leĝon kaj deklaris, ke Jerusalemo estas la ĉefurbo «kompleta kaj unuigita» de Israelo. La israela registaro proponis la israelan ŝtatanecon al la palestinaj loĝantoj. Tiu plimulte malakceptis tion kaj estas konsiderataj kiel permanentaj loĝantoj kongrue kun la israela juro. Laŭ la israela organizaĵo por la homaj rajtoj Hamoked kiu aliris al dokumentoj de la israela ministerio pri internaj aferoj pere de la Freedom of Information Act (Leĝo por la Informlibereco), se tiuj palestinoj loĝas eksterlande sep jarojn, aŭ ricevas ŝtatanecon aŭ lograjton en alia lando, perdas sian israelan lograjton.[34][35]

La planitan aneksadon de Orienta Jerusalemo kondamnis la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kiel «rompo de la internacia juro» kaj oni deklaris ĝin «sen leĝa efiko» (null and void) pere de la Rezolucio 478a de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝin ne agnoskas la internacia komunumo pro kio dukomence neniu ŝtato havis ambasadon en Jerusalemo, sed en Telavivo. Ĉiuokaze instaliĝis multaj konsulejoj en Jerusalemo, el kiuj iom post iom kelkaj iĝis ambasadejoj, kiel apogo al aŭ akcepto de la israela politiko.[36][37]

Okupacioj kaj negocadoj en la 21-a jarcento

Malhelverde estas la teritorioj kiuj praktike okupas Israelo, dum helverde estas la teritorioj teorie administraciataj de Palestino, sed praktike same kontrolataj de Israelo.

La landlimoj de la Ŝtato Palestino kun Israelo dependas de la negocado kadre de la pacprocezo israel-palestina. En 2006 la tiam ĉefministro Ehud Olmert deklaris, ke la israela bariero de Cisjordanio – kiu ĉirkaŭas preskaŭ ĉiuj judajn setlejojn, tri gravajn urbojn, same kiel kelkajn malgrandajn palestinajn setlejojn por inkludi ilin en israela teritorio — povus esti la bazo de estonta israela kandlimo.[38] En 2014, la israela ministro pri eksteraj aferoj nome Avigdor Lieberman ripetis sian planon de 2004 kiu proponis translokigi la landliman regionon konata kiel Triangulo (ĉe nordokcidenta Cisjordanio kun araba loĝantaro) al Palestino, interŝanĝe por la blokoj de judaj setlejoj truditaj trans la limo kun Cisjordanio. La proponon malakceptis kaj la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj la palestina prezidanto Maĥmud Abbas.[39]

Israela projekto aneksadi parton de Cisjordanio

La sinteno de la Ŝtato Palestino pri siaj landlimoj estas apogita de la Araba Paciniciato (Arab Peace Initiative) de 2002 kiu proponas, ke Israel revenu al la «limoj de 1967». Dume, Israelo deziras aneksadi la judajn setlejojn de Cisjordanio kaj konservi Orientan Jerusalemon, dum iliaj limoj Gaza-Israelo plifiksigis ekde la Pacfara Pintokunveno de Camp David (2000), kaj aparte post la Retiro de Israelo el Gazao (2005). Post la israela ĝenerala balotado de 2019 kaj la formado de nova registaro de Benjamin Netanyahu post interkonsento kun Benny Gantz, ambaŭ reasertis sian intencon etendi la israelan suveranecon ne nur ĉe la judaj setlejoj de Cisjordanio (kolektive alinomitaj fare de Israelo kiel Judeo kaj Samario) sed ankaŭ ĉe la valo de la rivero Jordano, kio gravas por la kontrolo de la irigacio, kaj kio estus la aneksado al Israelo de 30% de la palestina teritorio de Cisjordaniao.[40]

Gaza-sektoro kaj milito de 2023-2024

Dum 2008 kaj komenco de 2009 okazis konstantaj atakoj kaj bombardadoj inter Israelo kaj la hegemonia organizaĵo Hamaso el la Gaza-sektoro, kio rezultis en 14 mortoj el kiuj 11 militistoj en Israelo kaj mortoj de pli ol 1 300 palestinanoj, el kiuj la plimulto estis civiluloj, krom la detruo de nombraj konstruaĵoj kaj infrastrukturoj.[41][42][43]

Krom aliaj konfliktoj kaj bataletoj, denove en 2014, okazis plua interpafado inter Hamaso kaj israela armeo, kio rezultis en la morto de pli ol 70 israelanoj (el kiuj la plejmulto soldatoj), kaj de pli ol 2 300 palestinanoj (el kiuj la plejmulto civiluloj), krom la detruo de miloj da loĝejoj kaj de nombraj infrastrukturoj.[44][45]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Atako de Hamaso kontraŭ Israelo kaj Israela invado de Gazaa sektoro (2023).

La 7an de oktobro 2023, diversaj paramilitaj palestinaj grupoj estritaj de Hamaso lanĉis grandskalan atakon kontraŭ ĉelimaj komunumoj de Israelo, kun rezulto de la morto de ĉirkaŭ 1 200 personoj, el kiuj unu triono estis militistoj, kaj la kidnapo de ĉikaŭ 240 personoj, kaj militistoj kaj civiluloj, kiuj estis portitaj al la interno de la Gaza-sektoro. Israelo deklaris la militan staton, ekbombardadis la Gazaan sektoron, kaj finfine startigis invadon de tiu regiono de Palestino la 27an de oktobro 2023, kio estis la komenco de la Israel-hamasa milito de 2023.[46]​ La invado rezultis en masakro en la Gaza-sektoro, ĉar ĝis julio 2024 estis mortigita pli ol 37 372 personoj, la granda plimulto civiluloj, inter kiuj 15 000 infanoj kaj pli ol 10 000 virinoj, dum pliaj 10 000 personoj estas malaperintdj kaj eble mortintaj sub la ruinoj de la detruitaj konstruaĵoj. Meze de decembro 2023, Israelo estis lanĉinta 29 000 tunojn da bomboj sur Gazaa sektoro, detruante aŭ damaĝante 70 % de la loĝejoj. Fakuloj asertas, ke la skalo kaj ritmo de la detruado en Gazaa estas inter la plej gravaj de la ĵusa tutmonda historio.[47][48] Dum la invado, Israelo detruis almenaŭ unu trionon de la loĝejoj de la regiono kaj centojn da kulturaj monumentoj kaj profanis dekojn da tombejoj.[49][50][51] Siaflanke en Israelo okazis dum tiu duonjaro nombraj protestoj kaj manifestacioj cele al instigo, ke la israela registaro haltigu la militon por rekuperi la kaptitajn israelajn ostaĝojn.

Internaciaj konsideroj

Grafitio sur la Cisjordania Murego survoje al Bet-Leĥem en Cisjordanio diranta "Ich bin ein Berliner"

La Internacia Kortumo diris en deklaro de 2004 pri la laŭleĝeco de la konstruado de la Cisjordania Murego, ke la teroj kaptitaj de Israelo en la Sestaga Milito, inklude Orientan Jerusalemon, estas okupaciitaj teritorioj, kaj ke la konstruado de la murego ene de okupaciitaj palestinaj teritorioj perfortas la internacian juron.[52] Plimulto de negocado rilate al la teritorioj okazis sur la bazo de la Rezolucio 242a de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kiu emfazas "la neakcepteblecon de la akiro de teritorio pere de milito", kaj alvokas Israelon retiriĝi el okupaciitaj teritorioj por reveni al normaligo de rilatoj kun arabaj ŝtatoj ("Teron kontraŭ paco").[53][54][55] Israelo ricevis kritikojn, ke ĝi engaĝiĝis en sistemaj kaj disvastigitaj malrespektoj kontraŭ la homaj rajtoj en la Palestiniaj teritorioj okupaciitaj de Israelo, inkludante la okupacion mem,[56] kaj militkrimojn kontraŭ civiluloj.[57][58][59][60] Tiuj akuzoj inkludas malobeojn al la internacia humanitara juro[61] fare de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj,[62] La Usona Departemento de Ŝtato konsideris la informojn pri la gravaj perfortoj kontraŭ la homaj rajtoj de Palestinanoj "kredindaj" kaj ene de Israelo[63] kaj en la okupaciitaj teritorioj.[64] Amnesty International kaj aliaj NRO-oj dokumentis arbitrajn amasarestojn, torturon, eksterleĝajn mortigojn, sistemajn misuzojn kaj senpunecon[65][66][67][68] kune kun la delonga malakcepto de la rajto de Palestinanoj al memdeterminado.[69][70][71][72][73] Ĉefministro Netanjahu defendis la sekurecfortojn de Israelo kiu protektas senkulpulojn el teroristoj[74] kaj montris malaprezon por tio kion li priskribas kiel manko de zorgo pri la perforto de la homaj rajtoj farer de "kriminalaj murdistoj".[75]

La internacia komunumo atente rigardas la israelajn setlejojn en la okupaciitaj teritorioj eksterleĝaj laŭ la internacia juro.[76] La Rezolucio 2334a de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj (aprobita en 2016) asertas, ke la setliga agado fare de Israelo estas "evidenta perforto" kontraŭ la internacia juro kaj petas, ke Israelo haltigu tian agadon kaj plenumu siajn devojn kiel okupacianta povo laŭ la Kvara Ĝeneva Konvencio.[77] Speciala raportisto de Unuiĝintaj Nacioj konkludis, ke la setliga programo estas militkrimo laŭ la Statuto de Romo,[78] kaj Amnesty International asertis, ke la setliga programo estas eksterleĝa entrudado de civiluloj en okupaciita teritorio kaj "rabado", kiu estas malpermesita de la Hagaj Konvencioj de 1899 kaj 1907 kaj de la Konvencioj de Ĝenevo kaj estas militkrimo laŭ la Roma Statuto.[79]

Apartismo

La traktado al Palestinanoj fare de Israelo ene de la okupaciitaj teritorioj kondukis al ampleksaj akuzoj, ke Israelo estas kulpa pri la krimo apartismo, kaj pri krimoj kontraŭ la homeco laŭ la Roma Statuto kaj la Internacia Konvencio por Elimino kaj Puno de la Krimo Apartismo, aprobita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (1973-1976).[80][81] Studo de fakuloj kaj akademiaj specialistoj pri Mezoriento fare de The Washington Post en 2021 trovis pliigon el 59% ĝis 65% de tiuj fakuloj kiuj priskribis Israelon kiel "unu-ŝtata realaĵo klina al apartismo".[82][83] La plendo ke la politiko de Israelo rilata al la Palestinanoj en Israelo egalas al apartismo estis asertita de israela organizaĵo por homaj rajtoj nome B'Tselem kaj de internaciaj organizaĵoj por homaj rajtoj kiel Amnesty International kaj Human Rights Watch.[81][84] Ankaŭ la israela organizaĵo por homaj rajtoj nome Jeŝ Din akuzis Israelon je apartismo.[84] La postulo de Amnesty estis kritikita aŭ nuancigita de politikistoj kaj reprezentantoj el Israelo kaj ĝiaj aliancanoj kiel Usono,[85] Unuiĝinta Reĝlando,[86] la Eŭropa Komisiono,[87] Aŭstralio,[88] Nederlando[89] kaj Germanio,[90] dum tiaj akuzoj estis bone ricevitaj de Palestinanoj,[91] reprezentantoj de aliaj ŝtatoj, kaj organizaĵoj kiuj defendas aŭ apogas ilin, kiel la Araba Ligo.[92] En 2022, Michael Lynk, kanada profesoro pri juro, nomumita raportisto pri palestinanoj kaj Israelo fare de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj diris, ke la situacio kongruas kun la jura difino de apartismo, kaj konkluis: "Israelo trudis al Palestino apartisman realon en post-apartisma mondo".[93][94] Postaj reportoj el lia sukcedanto, nome itala Francesca Albanese kaj el la proparolanto de la Permanenta Misio de Unuiĝintaj Nacioj por Faktoj en la Israel-Palestina konflikto nome Navi Pillay ripetis tiujn asertojn.[95][96]

En Februaro 2024, la Internacia Kortumo okazigis publikajn akuzojn pri la juraj konsekvencoj pro la politikoj kaj praktikoj de Israelo en la okupaciitaj Palestinaj teritorio inklude Orientan Jerusalemon. Dum la akuzoj, 24 ŝtatoj kaj tri internaciaj organizaĵoj diris, ke Israelaj praktikoj egalas al rompo de la malpermeso de apartismo kaj/aŭ egalas al mapermesitaj agoj de rasa diskriminacio.[97]

Demografio

Enmigrado en Israelon en la jaroj 1948–2015. La du pintoj koincidas kun 1949 kaj 1990.
Populacipiramido de Israelo.
Politikkultura mapo de la mondo laŭ la enketo pri monda valoroj de Inglehart-Welzel, bazita sur datumoj de la World Values Survey en 2004. Notu la pozicion de Israelo kiel tuton ĉe egaleco en "Racia-laikaj valoroj" kaj ankaŭ preskaŭ ĉe egaleco en "Mem-esprimaj valoroj".

La historio de Israelo dum la 20-a jarcento suferis multajn gravajn kaj ne ĉiam pacajn ŝanĝojn en la demografio. Dekomence loĝata ĉefe de araboj, duarange de judoj, sed ankaŭ de aliaj popoloj, nome okcidenteŭropanoj, grekoj, turkoj, armenoj (Vidu artikolon Armenoj en Israelo) ktp., la posta elmigrado de judoj kaj kreado de la ŝtato Israelo ŝanĝis la situacion, malprofite al araboj kun postaj envenoj de judaj enmigrantoj de tre diversaj devenoj: centreŭropanoj, rusoj, el arabaj landoj, partikulare el Jemeno, el Etiopio, el Argentino, el Usono ktp.

En 2020, la loĝantaro de Israelo estis ĉirkaŭkalkulita je 9,277,200, el kiuj 74.2% estis registritaj de la civila registaro kiel judoj.[98] Araboj estas 20.9% de la loĝantaro, dum ne-arabaj kristanoj kaj personoj kiuj ne havas religion listita en la civila registrejo formas ĝis 4.8%.[98] Komence de la 21-a jarcento grandaj nombroj de migrantaj laboristoj el Rumanio, Tajlando, Ĉinio, Afriko kaj Sudameriko setliĝis en Israelo. La preciza nombro estas nekonata, ĉar multaj el ili estas loĝantaj en la lando eksterleĝe,[99] sed la ĉirkaŭkalkuloj iras el 166 000[98] ĝis 203,000.[100] Ĉirkaŭ Junio 2012, proksimume 60 000 afrikaj migrantoj estis enirantaj en Israelon.[101] Ĉirkaŭ 92% de israelanoj loĝas en urbaj areoj.[102] Informoj publikigitaj de la OEKE en 2016 ĉirkaŭkalkulis la averaĝan vivodaŭron de israelanoj je 82.5 jaroj, kio faras ĝin la 6-a plej alta lando en la mondo pri vivodaŭro.[13]

La ŝtato Israelo estis planita kaj kreita kiel hejmlando por judoj kaj tial ĝi estas ofte referencata kiel "juda ŝtato". La israela Leĝo de Reveno garantis al ĉiuj judoj kaj al tiuj de juda praularo la rajton al la israela ŝtataneco.[103] Pligrandigo de la juda israela loĝantaro ekde 1948 estas multe pli granda, se komparita kun aliaj landoj kiuj same ricevis amasan enmigradon.[104] Juda elmigrado el Israelo (nomita ĝerida en hebrea), ĉefe al Usono kaj Kanado, estas priskribita de demografoj kiel malgranda,[105] sed estas ofte citita de la israelaj registaraj ministerioj kiel grava minaco por la estonteco de Israelo.[106][107]

Tri kvaronoj de la loĝantaro de Israelo estas de judoj de diversaj judaj devenoj. Proksimume 75% de la israelaj judoj estas naskiĝintaj en Israelo,[98] 16% estas enmigrantoj el Eŭropo kaj Ameriko, kaj nur 7% estas enmigrantoj el Azio kaj Afriko (inklude el la Araba mondo).[108] Judoj el Eŭropo kaj el la iama Sovetunio kaj ties posteuloj naskiĝintaj en Israelo, kiel la Aŝkenazoj, konstituas proksimume 50% de la judaj israelanoj. Judoj el arabaj kaj aliaj islamaj landoj kaj ties posteuloj, kiel Mizraĥaj kaj Sefardaj Judoj,[109] formas plej el la cetero de la juda loĝantaro.[110][111][112] Proporcio de judaj intergeedzecoj estis ĉirkaŭ 35% kaj ĵusaj studoj sugestas, ke la procento de israelanoj devenaj el kaj Sefardoj kaj Aŝkenazoj pliiĝas je ĉirkaŭ 0.5 procento ĉiujare, kaj ĉirkaŭ 25% de la lernejaj infanoj nuntempe originiĝas el ambaŭ komunumoj.[113] Ĉirkaŭ 4% el israelanoj (300 000), etne difinitaj kiel "aliaj", estas rusaj posteuloj el Sovetunio pro enmigrado de 1990-aj jaroj de juda deveno aŭ familio ne estas judoj laŭ la rabena juro, sed estas elekteblaj por israela ŝtataneco laŭ la Leĝo de Reveno.[114][115][116]

La totala nombro de israelaj setlejoj trans la Verda Linio de 1949 estas ĉirkaŭ 600 000 (≈10% de la juda israela loĝantaro).[117] En 2016, ĉirkaŭ 399 300 israelanoj loĝis en setlejoj de Cisjordanio,[118] inklude tiujn de antaŭ la establado de la Ŝtato Israelo kaj kiuj estis re-establitaj post la Sestaga Milito, en urboj kiel Hebron kaj setlejoj kiel Guŝ Etzion. Aldone al la setlejoj de la Cisjordanio, estis pli ol 200 000 judoj kiuj loĝas en Orienta Jerusalemo,[119] kaj 22 000 en la Golanaj Altaĵoj.[118][120] Proksimume 7 800 israelanoj loĝis en setlejoj de la Gaza Strio, konata kiel Guŝ Katif, ĝis ili estis evakuataj de la registaro kiel parto de la israela plano de 2005 por foriro el la Gaza Strio.[121]

Sociaj aferoj

La sociaj protestoj komencitaj dum la somero 2011 depostulante socian justecon (loĝado, monpovo…) disvolviĝis ĝis la manifestacio de la 3-a de septembro, kiu kunigis 400 000 anojn; tiuj-ĉi multnombriĝis interalie en la urbo Tel-Avivo [122]. Ĝenerale estas granda kultura kaj politika diferenco inter la plej ortodoksaj sektoroj de judoj kaj la plej toleremaj kaj eĉ laikaj aŭ preskaŭ ne religiaj; tio pli kaj pli koincidas kun la diferencoj kiuj estas en aliaj landoj inter dekstro kaj maldekstro.

Ekonomio

La diamantkomerca kvartalo de la urbo Ramat Gan.

Israelo estas konsiderita kiel la plej progresinta lando en Sudokcidenta Azio en ekonomia kaj industria evoluo. La lando estis plej alte en la regiono en la Indekso de Facileco de Komerco de la Monda Banko, kiel en la Indekso de tutmonda konkurencivo de la Monda Ekonomia Forumo. Ĝi havas la duan plej grandan nombron da ekfirmaoj en la mondo (post Usono) kaj la plej grandan nombron da kompanioj listigitaj sur la borso NASDAQ ekster Nordameriko. En 2007, Israelo vicigis 44-a plej alta en la MEP kaj la 22-a plej alta malneta enlanda produkto pokape (en aĉetpova egaleco) je 232,7 miliardoj USD kaj 33,299 USD, respektive. En 2014 ĝi jam estis la 39-a ekonomio laŭ volumo de MEP. En 2007, Israelo estis invitita aliĝi al la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo.

Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Israelo, 2019

Malgraŭ ĝia malfacila historio, Israelo sukcesis krei stabilan kaj fortan ekonomion ene de kelkaj jardekoj, sub kondiĉoj de sekureca necerteco dum administrado de pluraj militoj kiuj postulis ĝeneralan rezervan mobilizadon, dum ĝia populacio kreskis rapide. La ekonomio de Israelo elstaras pro sia forto kompare kun siaj najbaroj: la MEP de Israelo staris je 481 miliardoj da dolaroj en 2022, 28-a loko en la mondo.[123] La MEP pokape estis 51,430 dolaroj jare (en 2021), kaj Israelo estas poziciigita 19-a en la indico de homa disvolviĝo. En 2006 Israelo estis la 15-a en la mondo en la indekso de tutmondiĝo de la usona ĵurnalo Foreign Policy.

Israelo havas malmultajn mineralojn kiuj estas grava fonto kaj bazo por israela industrio. Tamen Israelo produktas bromon, kalion, sulfuron, fosfaton kaj tergason el sia grundo, kiu estis malkovrita en grandaj kvantoj en 2009 ĉe la marbordo de Ĥajfo kaj Hadera, igante Israelon provizanto de tergaso. Tiuj mineraloj disponigas infrastrukturon por la agado de multaj fabrikoj, kiuj formas la spinon de industrio en Israelo, tamen Israelo daŭre estas tre dependa de eksterlandoj por provizi ĝin per metaloj kaj energiresursoj - kiel ekzemple petrolo kaj karbo. Pro la malmultaj mineraloj kaj ĝia malgranda areo, la ekonomio de Israelo emfazas la homan faktoron: scio-intensaj industrioj kiel ekzemple altteknologio, medicina teknologio kaj armea teknologio kiuj respondecas pri signifa parto de industriaj eksportaĵoj. Notindas ke Israelo estas la plej granda komerca centro en la mondo por poluritaj diamantoj, kaj ĉi tiu industrio respondecas pri ĉirkaŭ 28% de la totalaj israelaj eksportaĵoj. La due plej granda industrio estas la eksportado kaj produktado de kemiaĵoj kaj kemiaj produktoj, kiu inkludas naftodistilaĵojn kaj farmaciaĵojn (24% de israelaj eksportaĵoj).

Escepto de la ekonomia pejzaĝo estas la milita industrio (IAS, IAI, Rafael, Elbit Systems, ktp.), kiu prosperas malgraŭ sia dependeco de importitaj krudaĵoj. Israelo investis en ĉi tiu industrio pro siaj internaj bezonoj, kaj pro la kvalito kaj altnivela teknologio de siaj militaj produktoj, kaj sekve multaj landoj aĉetas ĝiajn produktojn de Israelo. Vendo alportas profitojn kaj fremdajn valutojn al la lando, kaj influas la daŭrigon de esploro kaj disvolviĝo. Rezulte Israelo estas unu el la plej grandaj armileksportantoj en la mondo kaj estas en oka loko kun 3% de la monda armila merkato (2019).

Krome, la ekonomio de Israelo povis kreski danke al financaj fontoj, kiuj venis de ekstere. La tuta usona helpo ekde la fondiĝo de la lando jam sumiĝas al pli ol cent miliardoj da dolaroj. Diasporaj judoj ankaŭ kontribuis enormajn sumojn al la ŝtato kaj ĝiaj institucioj, dank'al kiuj lernejoj, organizoj kaj institucioj estis establitaj kiuj kontribuis al la akcelita ekonomia evoluo de la ŝtato. Aldone al tio, Israelo vendis obligaciojn al judoj en la Diasporo tra la Bundes-organizo kaj tiel plue evoluigis sian ekonomion. Tamen, Israelo kutime elspezis pli da mono ol ĝi havis - tial ĝi pruntis grandegajn monsumojn. En la lastaj jardekoj, kiam la Ŝtato de Israelo ekonomie plifortiĝis, ĝi iom post iom repagas sian eksteran ŝuldon. Ĉirkaŭ kvinono de la ŝtata buĝeto en 2018 estas dediĉita al repago de ŝuldoj kaj interezoj.

La ekonomio de Israelo estas karakterizita per relative granda publika elspezo de proksimume 54%. Ĉi tio estas ĉefe pro la grandaj sekurecaj kaj bonfaraj buĝetoj. En la pasinteco, la lando estis pli socialisma – tio estas, la publika elspezo estis pli granda kaj la ekonomio estis pli centralizita. En la lastaj jardekoj, la israela ekonomio estis karakterizita per liberaligo, tio estas, redukto de impostoj - kaj imposto sur kompanioj kaj imposto sur individuoj, la ekonomio iĝis malpli centralizita - pli kaj pli da registaraj entreprenoj estis privatigitaj, kaj ankaŭ publikaj elspezoj estis reduktitaj, kiel sekureco kaj bonfarto.

En 2002, Israelo atingis severan ekonomian krizon post la dua intifado, la efiko de la eksplodo de la tutmonda krizo de punktokomveziko en 2000, kaj pro la tutmonda recesio kiu eksplodis pro la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Ekde 2007 okazis laŭpaŝa pliiĝo en loĝprezoj kaj ĝenerala prezaltiĝo en Israelo. La kresko de prezoj estis pro diversaj kialoj, inkluzive de malaltaj interezoprocentoj kaj manko de loĝejoj, ĉefe en la centro de la lando, ĉirkaŭ Tel-Avivo.

Dum 2010, malgraŭ la tutmonda ekonomia krizo, Israelo transiris de la statuso de evoluanta ekonomio al evoluinta lando. En 2011, Israelo estis akceptita kiel membro de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo (OECD). En la jaroj 2009-2012, kelkaj signifaj naturgasrezervoj estis malkovritaj en la teritoriaj akvoj de Israelo. La gasrezervoj fortigis la geopolitikan pozicion de Israelo. La gaso estas liverita al Jordanio kaj Egiptio per jordania gasdukto.

Israelo eksportas poluritajn diamantojn (31,7 % el la enspezo), elektronikaĵojn kaj teknikaĵojn (ĉefe Softvaro), maŝinindustriajn produktaĵojn, fruktojn, legomojn, naftoproduktojn kaj kemiaĵojn. La ĉefaj importantaj landoj estas Usono (45 %), Eŭropa Unio, Honkongo, ktp. Israelo importas polurotajn diamantojn, manĝaĵojn, karburaĵojn kaj aliajn, ĉefe el Usono, Belgio kaj Germanio.

Valuto

Moneroj kaj monbiletoj de nova siklo, la israela valuto.
"Hebrea poŝto", nome poŝtmarko de la unua kaj provizora serio de poŝtmarkoj de la Ŝtato Israelo, publikigita horojn post la deklaro de sendependeco.

Ekde 1985, la valuto de Israelo estas la nova siklo (שקל חדש; NIS; simbolo: ₪). Ĝia deveno datiĝas de la epoko de Mezopotamio, kie ĝi estis uzita mezurunuo, kaj nur en la 1980-aj aroj la siklo anstataŭis la pundon kiel valuto de Israelo.

Unu nova siklo dividiĝas en 100 "agorot" (en singularo "agorá"). Estas monbiletoj de 20, 50, 100 kaj 200 novaj sikloj. Ĉe moneroj, estas de 1 nova siklo, 2, 5 kaj 10 novaj sikloj, kaj de 10 kaj 50 "agorot". La Banko de Israelo estas la institucio kiu zorgas pri la eldonado de valutoj. En ĝia retejo oni povas konsulti katalogon de moneroj kaj monbiletoj el 1948 ĝis nun.[124]

Rajtas eniri en Israelon portante senliman kontantan kvanton de mono en eksterlandaj valutoj, veturĉekoj, kreditdokumentoj ktp. Kvankam plimulton de pagoj oni povas fari en eŭrojdolaroj, la ŝanĝon oni donos ĉiam en novaj sikloj. Por fari valutŝanĝojn oni devas fari tion ĉe bankoj, monŝanĝejoj, poŝtoficejoj kaj kelkaj hoteloj.

Turismo

Turismo estas fundamenta enspezofonto de Israelo. En diversaj lokoj estas eblaj aliroj por la publiko al gravaj arkeologiejoj de la civilizacioj kaj de la Romia Imperio kaj de la Bizanca Imperio.

Ĉar Israelo estas en Sankta Tero, ĝi havigas grandan varion de religiaj, historiaj kaj arkeologiaj lokoj. Krome, ĝi disponas de modernaj turismejoj en strandoj kaj aliaj regionoj por realigi ekoturismon. Menciendas la kreskiĝanta gravon de la turismo nomita "de suno kaj strando", ĉefe en la zono de la Morta maro kaj la Mediteraneo proksime al la urbo Telavivo. En tiu zono estas ankaŭ nombraj banlokoj kaj spaoj.

Ĉiujare alvenas miloj da kristanaj, judaj kaj islamaj pilgrimantoj al siaj sanktaj lokoj. El Israelo viziteblas ekzemple la Preĝejo de la Kristnasko en Bet-Leĥem (fakte en Cisjordanio), kiu estas konstruita supozeble sur la loko kie laŭ la Evangelioj naskiĝis Jesuo, kaj la Manuskriptoj de la Morta Maro en la Muzeo de la Templo de la Libro de Jerusalemo. En Nazareto viziteblas la Baziliko de la Anunciacio, konstruita sur la loko kie laŭ la religiaj skribaĵoj la Ĉefanĝelo Gabrielo aperis antaŭ la Dipatrino por anonci ŝian gravedecon kaj la alvenon de Jesuo. En Jerusalemo, la Kupolo de la Roko kaj la Moskeo Al-Aksa sur la Templa Monto, estas la tria loko plej grava por islamanoj (malantaŭ Mekko kaj Medino), sed kontrolita de Israelo, kaj okupas la lokon el kiu denove laŭ religiaj skribaĵoj oni supozas, ke Mohamedo ascendis al la ĉielo. La Baziliko de la Sankta Tombo estas sur loko, kiun plimulto de loĝantoj adoras kiel GolgotonKalvarion, kie laŭ la Nova testamento estis krucumita Jesuo Kristo kaj de kie li ascendis al la ĉielo. La judoj venas preĝi al la Muro de lamentadoj, lasta restaĵo de la dua Templo de Jerusalemo.

Kulturo

Aranĝo por Ŝabato.

La kulturo de Israelo estas nedisigebla de la historio de judismo kaj de la juda popolo. La kultura diverseco de Israelo derivas de la diverseco de ĝia loĝantaro: judoj de ĉie alportis siajn kulturajn kaj religiajn tradiciojn kun si, kreante fandujon de kutimoj kaj kredoj de la juda kulturo.[125] Israelo estas la sola lando de la mondo, kie la vivo ĝiras ĉirkaŭ la hebrea kalendaro. La statutaj kaj la lernejaj ferioj estas determinitaj de la judaj festoj, kaj la oficiala tago de ripozo estas la Ŝabato.[126] La grava araba minoritato de Israelo ankaŭ lasis sian stampon en la israela kulturo en sferoj kiel la arkitekturo,[127] muziko[128] kaj kuirarto.[129]

La israela kuirarto (en la hebrea המטבח הישראלי ha-mitbach-ha yisra'eli) konsistas el lokaj pladoj de la indiĝenaj homoj de Israelo kaj pladoj alportitaj al Israelo de la judoj de la diasporo. Ekde antaŭ la kreo de la ŝtato Israelo en 1948, kaj precipe ekde la fino de la 1970-aj jaroj, israela juda fuziiga kuirarto evoluis.

Literaturo

Amos Oz en 2017

La israela literaturo estas ĉefe la poezio kaj la prozo verkita en hebrea, kiel parto de la renaskigo de la hebrea kiel lingvo ekparolata nur ekde la mezo de la 19-a jarcento, kaj disvastigita ĉefe laŭlonge de la 20-a jarcento, kvankam malgranda areo de la literaturo estas publikigita ankaŭ en aliaj lingvoj, kiel la araba kaj la angla. Laŭleĝe, oni devas deponi du ekzemplerojn de ĉiuj presaĵoj publikigitaj en Israelo kaj en la Nacia Biblioteko de Israelo kaj en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. En 2001, la leĝo estis amendita por inklusi registraĵojn de sono kaj filmo same kiel ankaŭ el aliaj nepresitaj komunikiloj.[130]​ En 2006, ĉirkaŭ 85 porcento de la 8 000 libroj translokigitaj al la biblioteko estis en hebrea.[131]​ La Semajno de la Hebrea Libro (en hebrea: שבוע הספר‎) estas okazigita en junio pere de la tipaj librofoiroj, publikaj legeventoj kaj apero de israelaj verkistoj tra la tuta lando. Dum la semajno, oni atribuas la ĉefan literaturan premion de Israelo, nome Premio Sapir. En 1966 Samuel Josef Agnon kunhavis la Nobel-premion pri literaturo kun la jud-germana verkistino Nelly Sachs.[132] Verkistoj kiel Amos Oz, David Grossman, Abraham B. Jehoŝua, Aharon Appelfeld, Meir Shalev kaj la poetino Margalit Matitiahu (kiu verkas kaj en hebrea kaj en ladino), estis konsiderataj ĉefaj reprezentantoj de la nuntempa israela literaturo.[133][134]

Arto

Kvankam la partopreno de Israelo en la tutmonda arta etoso estis relative minora, Israelo havas unikajn artajn tradiciojn, kiel ekzemple la juda mistikisma arto, inspirita en la Kabalo kaj la Zohar. Alia arta movado kiu havas gravan efikon estis la Skolo de Parizo, Ĉiuokaze la israela arto estis forte influita de juddevenaj artomajstroj, kiel Sutin, Michel Kikoïne, Frenkel, Chagall kaj aliaj.[135][136]

La israela arto montris kaj ricevis enhavajn influojn el la Holokaŭsto, la militoj kaj la bibliaj historioj. Bezalel estis la unua arta altlernejo en Israelo. En la 1920-aj jaroj Isaac Frenkel estis pioniro en la enkonduko de la moderna arto, forte influita de la Skolo de Parizo. [137][138][139]

Aktuale, la israela arto estis kreskiĝinta ĝis enhavi ampleksan varion, inklude la optika arto, la cifereca arto, la arto kreita per artefarita intelekto kaj eĉ la skulptarto el salo.

Muziko kaj danco

Israela Filharmonia Orkestro dirigentita de Zubin Mehta.

La israela muziko enhavas grandan varion de influoj devenaj de la Diasporo, ekzemple jemena muziko, hasidiaj melodioj, araba muziko, greka muziko, ĵazo kaj Pop-rokmuziko, klezmero, kaj ĉiuj estas partoj de la muzika etoso, kaj samtempe ĉiuj aligas elementojn de la moderna kulturo.[140][141]

La naciaj popularaj kantoj konataj en hebrea kiel שירי ארץ ישראל (Ŝirei Eretz Israel"Kantoj de la Tero de Israelo"), rakontas la historiojn de la pioniroj en la konstruado de la juda patrio, nome Eretz Israel.[142]

Dancokompanio Batŝeva en Telavivo.

Inter israelanoj famaj tutmonde[143] menciendas la Filarmonia Orkestro de Israelo, kiu funkcias aktive dum poli ol sep jardekoj kaj lastatempe faras pli ol ducent koncertojn ĉiujare.[144]

Israelo estis hejmo ankaŭ de multaj famaj muzikistoj, el kiuj kelkaj iĝis internaciaj steluloj. Noa, Uzi Hitman, Itzhak Perlman, Ofra Haza kaj Pinchas Zukerman estas kelkaj de la muzikistoj naskiĝintaj en Israelo laŭditaj internacie; elstaras ankaŭ la kompanio de perkutad-teatro kaj danco Mayumana kaj la kantistino Dana International.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Israelo en la Eŭrovido-Kantokonkurso.
Boaz Mauda en Beogrado (2008).

Krome, Israelo partoprenis en la Eŭrovizia Kantokonkurso preskaŭ ĉiujare ekde 1973, kaj venkis en la konkurenco kvur fojojn (1978, 1979, 1998 kaj 2018) kaj dufoje la sidejo de la konkurenco estis Jerusalemo[145] La partopreno de Israelo en la konkurenco rezultis en kelkaj polemikaj momentoj kaj en la pasinteco kaj lastatempe. La unua apero de la lando okazis en 1973, malpli ol unu jaron post la Masakro de Munkena Olimpiko, rezulte en pliiĝintaj sekurecfortoj en la evento en Luksemburgo.[146][147][148] La unua venko de Israelo en 1978 montriĝis polemika por la arabaj ŝtatoj kiuj elsendis la konkurencon kaj tranĉis ĝin al reklamado kiam Israelo ludis pro manko de agnosko de Israelo fare de multaj landoj, kaj kiam evidentiĝis, ke Israelo povis venki, multaj el tiuj elsendantaj landoj tranĉis la elsendadon antaŭ la fino de la voĉdonado.[149][150][151]

Arabaj ŝtatoj, kiuj estis elekteblaj por konkurenci, malakceptis partopreni pro la ĉeesto de Israelo, kaj Maroko estis la nura araba ŝtato kiu eniris en Eŭrovidon nur unufoje en 1980, fakte kiam Israelo forestis.[152][153] La partoprenon de Israelo kritikis kiuj opoziciis la registarajn politikojn, kio rezultis en alvokoj fare de politikaj grupoj por bojkoto al la evento de 2019 en Telavivo, kiel protestoj pro la politikoj kontraŭ Palestinanoj en Cisjordanio kaj Gazao kaj kontraŭ la GLAT-komunumo.[154][155] Aliaj kampanjis kontraŭ bojkoto, asertante, ke ajna kultura boikoto malhelpis pacon en la regionon.[156][157]

La partopreno de Israelo en la konkurenco estis denove polemika post la eksplodo de la Israel–Hamasa milito en Oktobro 2023, kiam okazis novaj alvokoj por la forigo de Israelo por la konkurenco de 2024; la kanto de Israelo nome "Hurricane" de Eden Golan estis akceptita de EBU,[158][159][160] nur kiam oni postulis revortumadon por eviti politikajn aludojn, kiuj estis referencoj al la Atako de Hamaso kontraŭ Israelo de la 7a de Oktobro fare de Hamas-kondukitaj palestinaj aktivuloj.[161][162][163]

Teatro kaj kino

Teatro Habima de Telavivo.

En Israelo ekzistas aparta nacia teatro, nome Habima, en Telavivo kie oni ludas teatraĵojn de juda temaro. Tie oni ludas ankaŭ klasikaĵojn en hebrea lingvo, ĉu dramoj, komedioj aŭ muzikaloj. Krome estas la teatro Kameri nome kvarsalona komplekso, kreita en 1970. En Hajfo estas municipa teatro, en kiu oni ludas teatraĵojn kaj israelajn kaj eksterlandajn ĉu klasikajn ĉu modernajn.[164] Sekvante la tradicion de la teatro en jida en Orienta Eŭropo, Israelo bontenas viglan teatran etoson. Fondita en 1918, la Teatro Habima de Telavivo estas la plej antikva kompanio de klasika teatro same kiel de nacia teatro.[165] Aliaj teatroj estas Ohel kaj Geŝer.[166][167]

Dek israelaj filmoj estis nomumitaj por la Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo. Palestinaj israelaj kinistoj faris filmojn kiuj temas pri la arab-israela konflikto kaj la statuso de palestinanoj ene de Israelo, kiel Jenin, Jenin de Mohammad Bakri de 2002 kaj La siria fianĉino de Eran Riklis.

Arkitekturo

Fondaĵo Bauhaus, Telavivo.

Pro la enmigrado de judaj arkitektoj, arkitekturo en Israelo montris eĉ dekomence diferencajn stilojn. Jam komence de la 20-a jarcento judaj arkitektoj klopodis por kombini okcidentan kaj orientan arkitekturojn produktante konstruaĵojn kiuj montris multajn fuziitajn stilojn.[168] La eklektika stilo lasis vojon al la modernisma stilo Bauhaus pro la influo de germanjudaj arkitektoj (inter kiuj Erich Mendelsohn) kiuj fuĝis el Nazia persekutado.[169][170] La Blanka Urbo de Telavivo estas Monda heredaĵo de Unesko.[171] Post la sendependigo, oni komisiis multajn registarajn projektojn, grandparte konstruitaj laŭ "brutalisma" stilo kun forta emfazo al la uzado de cemento kaj kongruigo kun la israeldezerta klimato.[172][173]

Kelkaj novaj ideoj kiel la ĝardenaj urboj plibonigis la vivnivelon de israelaj urboj; la Plano Geddes por Telavivo famiĝis internacie pro sia revolucia dezajno kaj adaptiĝo al la loka klimato.[174] La dezajno de kibucoj montris ideologioj, kiel ekzemple pere de la planado de la cirkla kibuco Nahalal fare de Richard Kauffmann.[175]

Amaskomunikiloj

En la Indico de Gazetarlibereco de 2024 fare de Senlimaj Ĵurnalistoj, Israelo estis metita la 101a el 180 landoj, dua en la mondoregiono de Mezoriento kaj Nordafriko malantaŭ nur Kataro.[176][177] Senlimaj Ĵurnalistoj notis, ke la Israelaj Armitaj Fortoj estis mortigintaj pli ol 100 ĵurnalistojn en Gazao kaj ke ekde la starto de la Israel–Gazaa milito, Israelo estis "klopodante subpremadi la informadon venantan de la sieĝita enklavo dum la misinformado enfiltriĝa en ĝia propra amaskomunikila ekosistemo."[177] La 5an de Majo 2024, Israelo fermis la lokajn oficejojn de Al Jazeera; poste en tiu sama monato, Israelo por mallonge kaptis ekipaĵaron apartenantan al Associated Press, rezulte en interveno fare de la usona registaro.[178]

Muzeoj

Telavivo, Hajfo, Herzlija kaj Jerusalemo posedas la plej gravajn artajn kaj historiajn muzeojn, kaj ankaŭ multaj urbetoj, vilaĝoj kaj eĉ kibucoj disponas de muzeetoj.

Sanktejo de la Libro, stokejo de la Manuskriptoj de la Morta Maro en Jerusalemo.

La Nacia Muzeo de Israelo en Jerusalemo estas unu de la plej gravaj kulturaj institucioj de Israelo,[179] kiu estas la hejmo de la Manuskriptoj de la Morta Maro[180] kun ampleksa kolekto de populara kaj religia juda arto kaj eŭropa arto.[179] La Nacia Muzeo pri la Holokaŭsto, Jad Vaŝem, estas la plej granda stokejo de la mondo por arkivoj rilataj kun la informaro pri la Holokaŭsto.[181] La Beth Hatefutsoth (Diaspora Muzeo), en la kampuso de la Universitato de Tel-Avivo, estas muzeo por interagado dediĉita al la historio de la judaj komunumoj de la tuta mondo.[182] Krom la ĉefaj muzeoj en la grandaj urboj, estas bonkvalitaj lokoj por arto en multaj urbetoj kaj eĉ kibucoj. Ekzemple Miŝkan Le'Omanut en la kibuco Ein Harod Meuhad estas la plej granda artomuzeo en la nordo de la lando.[183]

Israelo havas la plej altan nombron de muzeoj porpersona.[184] Kelkaj israelaj muzeoj estas dediĉitaj al la islama kulturo, kiel la Muzeo Rockefeller kaj la Muzeo L. A. Mayer por Islama Arto, ambaŭ en Jerusalemo. La Rockefeller specializiĝas en arkeologiaj restaĵoj de la historio de Mezoriento. Ĝi estas ankaŭ la hejmo de la unua fosilia kranio de homedo troviĝinta en Okcidenta Azio, nome Galilea Homo el Mugharet el-Zuttiyeh.[185]

Israela kuirarto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Israela kuirarto.
Plado el falafelo, humuso kaj salato israela.

La israela kuirarto (en la hebrea המטבח הישראלי ha-mitbach-ha yisra'eli) konsistas el lokaj pladoj de la indiĝenaj homoj de Israelo kaj pladoj alportitaj al Israelo de la judoj de la diasporo. Ekde antaŭ la kreo de la ŝtato Israelo en 1948, kaj precipe ekde la fino de la 1970-aj jaroj, israela juda fuziiga kuirarto evoluis.[186]

Israela kuirarto adoptis kaj daŭre adoptas elementojn de diversaj stiloj de juda kuirarto kaj Mezorienta kuirarto, precipe la juda, misraĥa, sefarda kaj aŝkenaza stiloj. Ĝi enkorpigas multajn manĝaĵojn tradicie manĝitaj en levantena, araba, mezorienta kaj mediteranea kuirartoj. Tiukadre manĝaĵoj kiel falafelo, humuso, ŝakŝuko, kuskuso, sabiĥo kaj zaataro estas vaste popularaj en Israelo hodiaŭ. Krome ankaŭ Schnitzel, pico, hamburgeroj, terpomfingroj, rizo kaj salatoj estas facile troveblaj en Israelo.

Ĉirkaŭ duono de la israel-juda populacio konfirmas obei koŝeron hejme.[187][188] Koŝeraj restoracioj estis ĉirkaŭ kvarono de la totalo en 2015.[189] Kun nekoŝeraj fiŝoj, kunikloj kaj strutoj, porko — ofte nomita "blanka viando" en Israelo[190]— estas produktita kaj konsumita, kvankam ĝi estas malpermesita kaj de Judismo kaj de Islamo.[191]

Sportoj

Sekvantoj de Maccabi Haifa F.C. en la Stadiono Sammy Ofer en la urbo Hajfo.

La plej populara spektitaj sportoj en Israelo estas futbalo kaj korbopilko.[192] La Israela Unua Ligo estas la ĉefa futbala ligo de la lando, kaj la Israela Korbopilka Unua Ligo estas la ĉefa korbopilka ligo de la lando.[193] Maccabi Haifa, Maccabi Tel Aviv, Hapoel Tel Aviv kaj Beitar Jerusalem estas la plej grandaj futbalkluboj en la lando. Maccabi Tel Aviv, Maccabi Haifa kaj Hapoel Tel Aviv konkurencis en la Ĉampioneco de UEFA kaj Hapoel Tel Aviv atingis la kvaronfinalon de la UEFA-pokalo. Israelo gastis kaj venkis la Azian Pokalon de 1964; en 1970 la Israela nacia futbala teamo partoprenis en la Futbala Mondpokalo 1970, nome la nura fojo en kiu ĝi povis partopreni en la Futbala Mondpokalo.

La Aziaj Ludoj de 1974, okazintaj en Teherano, estis la lastaj Aziaj Ludoj en kiuj Israelo partoprenis, kaj tie fakte multaj arabaj kaj islamaj landoj malakceptis konkurenci kun Israelo. Tial Israelo estis ekskludita el la Aziaj Ludoj de 1978 kaj ekde tiam ĝi jam ne konkurencis en aziaj sporteventoj.[194] En 1994, UEFA akceptis Israelon, kaj ekde tiam la israelaj futbalteamoj konkurencas en Eŭropo. Maccabi Tel Aviv venkis en la FIBA Eŭropa Ĉampioneco en korbopilko ses fojojn.[195]

Israelo atingis naŭn Olimpikajn medalojn ekde sia unua atingo en la Somera Olimpiko 1992, inllude oran medalon en tabulvelado en la Somera Olimpiko 2004.[196] Israelo atingis ĉirkaŭ 100 ormedalojn en la Paralimpiko kaj estis rangigita la 20a en la ĝenerala medalaro. La Paralimpiko de 1968 estis gastigita de Israelo.[197] La Makabiaj Ludoj, nome Olimpik-stila evento por judaj kaj israelaj atletoj, estis inaŭguritaj en la 1930-aj jaroj, kaj okazis ĉiun kvaran jaron ekde tiam. Kravmagao, nome batalarto disvolviĝinta ĉe judaj defendantoj dum la luktado kontraŭ faŝismo en Eŭropo, estas uzata de la israelaj sekurecfortoj kaj policanoj.[198]

Ŝako estas grava sporto en Israelo. Estas multaj israelaj grandmajstroj kaj israelaj ŝakludantoj atingis nombrajn junajn mondajn ĉampionecojn.[199]

Religio

Judaĵoj (horloĝdirekten desupre): ŝabataj kandelingoj, vazo por lavado de la manoj, Humaŝ kaj Tanaĥo, montrilo, ŝofaro, kaj etrogujo.

Laŭ multaj judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la judoj antaŭ pli ol 3 000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2 000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la palestinanoj, la invado de ilia lando fare de la judoj, kaj la rego de la judoj tie estas grava maljustaĵo. Laŭ unu kompreno la regadsistemo estas etnokratia.

La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la judoj, al la islamanoj, kaj ankaŭ al la kristanoj.

Vidindaĵoj

Notoj

  1. La Jerusalema Leĝo diras, ke "Jerusalemo, kompleta kaj unuiĝinta, estas la ĉefurbo de Israelo", kaj la urbo servas kiel la sidejo de la registaro, la hejmo de la prezidenta loĝejo, registaraj oficejoj, supera kortumo kaj parlamento. La sekureca rezolucio 478 de la Unuiĝintaj Nacioj (20-a aŭgusto 1980; 14-0, Usono sin detenis) nuligis la Jerusaleman Leĝon kaj alvokis, ke membraj ŝtatoj fortiru siajn diplomatiajn misiojn el Jerusalemo. Multaj landoj tenas siajn ambasadorejojn en aliaj urboj kiel Tel-Avivo, Ramat Gan, kaj Herzlija (vidu la CIA-Faktlibron Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine kaj Mapon de Israelo).

Referencoj

  1. International Monetary Fund, World Economic Outlook Database, April 2008 (angle). Alirita 15-a de februaro 2023.
  2. Izraelio PIV 2020 — Izraelio (esperante). Alirita 15-a de februaro 2023. - tamen atentindas ke en Vikipedio ankoraŭ ekzistas pliaj tekstoj Izraela reĝlando kaj Izraela reĝlando, kaj tutsame iu metanto de vorto "Izraelio" eble celis unu el tiuj tekstoj.
  3. GaWC – The World According to GaWC 2008. Globalization and World Cities Research Network. Alirita 1a de marto 2009.
  4. ''Basic Law: Jerusalem, Capital of Israel''. Knesset.gov.il. Alirita 14-a de oktobro 2013.
  5. Global Survey 2006: Middle East Progress Amid Global Gains in Freedom. Freedom House (19a de Decembro 2005). Alirita 20a de Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-23. Alirita 2020-11-16.
  6. Latest Population Statistics for Israel. Alirita 23a de Marto 2019.
  7. Israel's accession to the OECD. Organisation for Economic Co-operation and Development. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
  8. Current conflicts.
  9. "Human Development Index and its components". United Nations Development Programme. 2018. Alirita la 16an de Novembro 2020.
  10. IISS: IISS 2018, pp. 339-340
  11. 15a de Septembro 2016, Education at a Glance: Israel [1] publikigita de Organisation for Economic Co-operation and Development en la 18a de Januaro 2017.
  12. Research and development (R&D) - Gross domestic spending on R&D - OECD Data. Alirita 10a de Februaro 2016.
  13. 13,0 13,1 "Health status - Life expectancy at birth - OECD Data". theOECD. Alirita la 16an de novembro 2020.
  14. Alexander Bligh. (2a de Aŭgusto 2004) The Israeli Palestinians: An Arab Minority in the Jewish State. Routledge. ISBN 978-1-135-76077-9.
  15. . Palestinian in Israel (2019-01-18). Alirita 2020-01-26.
  16. "Israel". Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine The World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita la 16an de novembro 2020.
  17. Cohen, Gili, "Israel Navy to devote majority of missile boats to secure offshore drilling rafts", 9a de Januaro 2012.
  18. Area of Districts, Sub-Districts, Natural Regions and Lakes. Israel Central Bureau of Statistics (11a de Septembro 2012). Alirita 13a de Junio 2013.
  19. (7a de Majo 2009) “Israel (Geography)”, Country Studies. Alirita 12a de Februaro 2010.. 
  20. The Coastal Plain. Israel Ministry of Tourism. Arkivita el la originalo je 7a de Januaro 2017. Alirita 6a de Januaro 2017.
  21. (1999) The Living Dead Sea. Israel Ministry of Foreign Affairs. ISBN 978-0-8264-0406-0.
  22. (2001) Makhteshim Country. UNESCO. ISBN 978-954-642-135-7.
  23. Jacobs 1998 284. "The extraordinary Makhtesh Ramon – the largest natural crater in the world ..." Jacobs, Daniel. (1998) Israel and the Palestinian Territories. ISBN 978-1-85828-248-0.
  24. “Makhtesh Ramon”, Jewish Virtual Library.
  25. Rinat, Zafrir, "More endangered than rain forests?", 29a de Majo 2008. Kontrolita 20a de Marto 2012.
  26. 12 countries that have cooler national animals than the United States alirita en 22a de januaro 2020, ĉe Public Radio International.
  27. Israel Journal of Zoology. 49-50. Cornell University. Weizmann Science Press of Israel. 2003.
  28. «The IUCN Red List of Threatened Species». IUCN Red List of Threatened Species. Konsultita la 13an de februaro 2020.
  29. [https://nnhc.huji.ac.il/birds/?p=106&lang=en «The Ostriches of the Middle-East | Birds Collection» (en angla). Konsultita la 13an de februaro 2020.
  30. Menache, Susan (2002). The Mammals of Israel (en angla). Gefen Pub. ISBN 978-965-229-278-0. Konsultita la 18an de januaro 2020.
  31. «Decodifican en Israel el lenguaje de los murciélagos». Enlace Judío. 10a de januaro 2017. Konsultita la 28an de aprilo 2020.
  32. "Gaza's death toll rises". Al Jazeera. 29a de Junio 2024.
  33. Kifner, John (1a de aŭgusto 1988). «HUSSEIN SURRENDERS CLAIMS ON WEST BANK TO THE P.L.O.; U.S. PEACE PLAN IN JEOPARDY; Internal Tensions» (en angla). New York Times. Konsultita la 11an de novembro 2017.
  34. «Surge in East Jerusalem Palestinians losing residency» (en angla). BBC News. 2a de decembro 2009. Konsultita la 11an de novembro 2017.
  35. Korman, Sharon (2005). The right to conquest: the acquisition of territory by force in international law and practice. Usono: Oxford University Press US. p. 250–260. ISBN 978-0-19-828007-1.
  36. «Tourism : Embassies and Consulates in Israel» (en angla). Israel Science and Technology Directory. Konsultita la 11an de novembro 2017.
  37. Briney, Amanda (3a de marto 2017). «Embassy and Consulate - An Overview» (en angla). ThoughtCo. Konsultita la 11an de novembro 2017.
  38. Myre, Greg (10a de marto 2006). «Olmert Outlines Plans for Israel's Borders» (en angla). New York Times. Konsultita la 11an de novembro 2017.
  39. Winer, Stuart (8a de januaro 2014). «Liberman defends his population transfer plan» (en angla). The Times of Israel. Konsultita la 11an de novembro 2017.
  40. Sanz, Juan Carlos (17a de majo 2020). «Netanyahu defiende la anexión de Cisjordania al presentar su nuevo Gobierno». El País. Konsultita la 5an de junio 2020.
  41. «Israel/Gaza: Operation "Cast Lead": 22 days of death and destruction». Amnesty International (en angla). Konsultita la 8an de oktobro 2021 kaj la 10an de julio 2024.
  42. «Gaza-Israel conflict: Is the fighting over?». BBC News. 26a de aŭgusto 2014. Konsultita la 8an de oktobro 2021 kaj la 10an de julio 2024.
  43. «Ban Ki-moon condena "el exceso de fuerza" israelí en Gaza». El País. 29a de decembro 2008. ISSN 1134-6582. Konsultita la 8an de oktobro 2021 kaj la 10an de julio 2024.
  44. «Israel killed more Palestinians in 2014 than in any other year since 1967». the Guardian. 27a de marto 2015. Konsultita la 8an de oktobro 2021 kaj la 10an de julio 2024.
  45. Redacción LA NACION (2a de aŭgusto 2014). «Las escalofriantes cifras en Gaza: muertos, destrucción y economía en crisis». La Nación. ISSN 0325-0946. Konsultita la 8an de oktobro 2021 kaj la 10an de julio 2024.
  46. Leatherby, Lauren (25a de novembro 2023). «Gaza Civilians, Under Israeli Barrage, Are Being Killed at Historic Pace». The New York Times. Konsultita la 10an de decembro 2023.
  47. Burke, Jason (22a de novembro 2023). «Israel and Hamas agree deal for release of some hostages and four-day ceasefire». The Guardian. ISSN 0261-3077. Konsultita la 10an de februaro 2024.
  48. «Israel's military campaign in Gaza seen as among the most destructive in recent history, experts say». AP News. 21a de decembro 2023. Arkivita el originalo la 22an de decembro 2023. Konsultita la 22an de decembro 2023.
  49. Wintour, Patrick (7a de decembro 2023). «Widespread destruction in Gaza puts concept of ‘domicide’ in focus». The Guardian. ISSN 0261-3077. Konsultita la 10an de februaro 2024.
  50. Saber, Indlieb Farazi. «A ‘cultural genocide’: Which of Gaza’s heritage sites have been destroyed?». Al Jazeera. Konsultita la 10an de februaro 2024.
  51. Diamond, Jeremy (20a de januaro 2024). «At least 16 cemeteries in Gaza have been desecrated by Israeli forces, satellite imagery and videos reveal». CNN. Konsultita la 10an de februaro 2024.
  52. "Arabs will ask U.N. to seek razing of Israeli wall", NBC News, 9a de Julio 2004.
  53. "Olmert: Willing to trade land for peace", Ynetnews, 16a de Decembro 2006.
  54. "Syria ready to discuss land for peace", 12a de Junio 2007.
  55. "Egypt: Israel must accept the land-for-peace formula", 15a de Marto 2007.
  56. A/RES/36/147. Report of the Special Committee to Investigate Israeli Practices Affecting the Human Rights of the Population of the Occupied Territories. Alirita 12a de Februaro 2017.
  57. "U.N. Report on Gaza Finds Evidence of War Crimes by Israel and by Palestinian Militants", 22a de Junio 2015.
  58. Human Rights Council establishes Independent, International Commission of Inquiry for the Occupied Palestinian Territory. Office of the United Nations High Commissioner for Human Rights (23a de Julio 2014). Alirita 12a de Februaro 2017.
  59. "UN condemns Israel's West Bank settlement plans", BBC News, 25a de Januaro 2017.
  60. The Avalon Project: United Nations Security Council Resolution 605 (22a de Decembro 1987). Alirita 12a de Februaro 2017.
  61. Faced with Israeli denial of access to Occupied Palestinian Territory, UN expert resigns (4a de Januaro 2016). Arkivita el la originalo je 5a de Decembro 2016.
  62. Human Rights Council adopts six resolutions and closes its thirty-first regular session. Alirita 12a de Februaro 2017.
  63. 'Significant human rights issues included credible reports of: unlawful or arbitrary killings; arbitrary detention, often extraterritorial detention of Palestinians from the occupied territories in Israel; restrictions on Palestinians residing in Jerusalem including arbitrary or unlawful interference with privacy, family, and home; substantial interference with the freedom of association; arbitrary or unlawful interference with privacy; harassment of nongovernmental organizations; significant restrictions on freedom of movement within the country; violence against asylum seekers and irregular migrants; violence or threats of violence against national, racial, or ethnic minority groups; and labor rights abuses against foreign workers and Palestinians from the West Bank.' Israel 2021 Human Rights Report, United States Department of State 17a de Aprilo 2021.
  64. 'With respect to Israeli security forces in the West Bank: credible reports of unlawful or arbitrary killings due to unnecessary or disproportionate use of force by Israeli officials; torture or cruel, inhuman, or degrading treatment or punishment by Israeli officials; arbitrary arrest or detention; arbitrary or unlawful interference with privacy; restrictions on free expression and media, including violence, threats of violence, unjustified arrests and prosecutions against journalists, and censorship; restrictions on internet freedom; restrictions on Palestinians residing in Jerusalem, including arbitrary or unlawful interference with privacy, family, and home; substantial interference with the rights of peaceful assembly and freedom of association, including harassment of nongovernmental organizations; and restrictions on freedom of movement and residence.' 2021 Country Reports on Human Rights Practices: Israel, West Bank and Gaza, United States Department of State 12a de Aprilo 2022
  65. "Kids Behind Bars: Israel's Arbitrary Arrests of Palestinian Minors", Der Spiegel, 7a de Oktobro 2014.
  66. Israel and Occupied Palestinian Territories 2016/2017 (angle). Amnesty International. Alirita 23a de Aprilo 2017.
  67. Why Israel's Impunity Goes Unpunished by International Authorities. Foreign Policy Journal (11a de Aŭgusto 2014). Alirita 23a de Aprilo 2017.
  68. "Why We Are on Hunger Strike in Israel's Prisons", 16a de Aprilo 2017.
  69. "George Mitchell wrote 'A Path to Peace' about Israel and Palestine. Is there one?".
  70. Outrage over Maimane's visit to Israel. Alirita 1a de Februaro 2017.
  71. The subordination of Palestinian rights must stop. The National. Alirita 1a de Februaro 2017.
  72. Palestine-Israel Journal: Settlements and the Palestinian Right to Self-Determination. Alirita 1a de Februaro 2017.
  73. The Rejection of Palestinian Self Determination. Arkivita el la originalo je 3a de Februaro 2017. Alirita 1a de Februaro 2017.
  74. "Top US senator clashes with Netanyahu over Israeli rights record", Politico, 31a de Marto 2016.
  75. "Allegations of Israeli Human Rights Violations Closely Scrutinized, Says U.S. State Department", 6a de Majo 2017. (angle)
  76. (1a de Julio 2006) “Israel: The security barrier—between international law, constitutional law, and domestic judicial review”, International Journal of Constitutional Law 4 (3), p. 548. doi:10.1093/icon/mol021. “The real controversy hovering over all the litigation on the security barrier concerns the fate of the Israeli settlements in the occupied territories. Since 1967, Israel has allowed and even encouraged its citizens to live in the new settlements established in the territories, motivated by religious and national sentiments attached to the history of the Jewish nation in the land of Israel. This policy has also been justified in terms of security interests, taking into consideration the dangerous geographic circumstances of Israel before 1967 (where Israeli areas on the Mediterranean coast were potentially threatened by Jordanian control of the West Bank ridge). The international community, for its part, has viewed this policy as patently illegal, based on the provisions of the Fourth Geneva Convention that prohibit moving populations to or from territories under occupation.”. 
  77. "Choosing not to veto, Obama lets anti-settlement resolution pass at UN Security Council", The Times of Israel.
  78. . Israeli settlements amount to war crime – U.N. rights expert (9a de Julio 2021). Alirita 6a de Aprilo 2023.
  79. Chapter 3: Israeli Settlements and International Law (30a de Januaro 2019). Alirita 6a de Aprilo 2023.
  80. (27a de Aprilo 2021) “A Threshold Crossed”, Human Rights Watch. Alirita 6a de Aprilo 2023.. 
  81. 81,0 81,1 Israel committing crimes of apartheid and persecution – HRW (27a de Aprilo 2021). Alirita 6a de Aprilo 2023.
  82. "Here's how experts on the Middle East see the region's key issues, our new survey finds", 16a de Februaro 2021.
  83. "Academic experts believe that Middle East politics are actually getting worse", 17a de Septembeo 2021.
  84. 84,0 84,1 Rosenfeld, Arno, "Israel is committing 'crime of apartheid,' Human Rights Watch says", The Forward, 27a de Aprilo 2021. (en-US)
  85. "U.S. State Department Rejects Amnesty's Apartheid Claim Against Israel", Haaretz. (angle)
  86. Elgot, Jessica, "Keir Starmer hosts Israeli Labor party in charm offensive ahead of local elections", The Guardian, 2022-04-28. (en-GB)
  87. Parliamentary question E-000932/2022(ASW) | Answer given by High Representative/Vice-President Borrell i Fontelles on behalf of the European Commission (angle) (2023-01-20). Alirita 2023-10-25.
  88. . PM, Labor defend Israel over apartheid claim (angle) (2022-02-02). Alirita 2023-10-25.
  89. "Netherlands rejects Amnesty report accusing Israel of apartheid", The Jerusalem Post.
  90. "Germany rejects use of word 'apartheid' in connection with Israel", Reuters, 2a de Februaro 2022. (angle)
  91. "Israeli policies against Palestinians amount to apartheid – Amnesty", BBC News, 1a de Februaro 2022. (en-GB)
  92. "Arab League, OIC welcome Amnesty's report on Israel's 'apartheid' against Palestinians", 3a de Februaro 2022.
  93. . U.N. Investigator Accuses Israel of Apartheid, Citing Permanence of Occupation (23a de Marto 2022).
  94. "UN Human Rights Council report accuses Israel of apartheid", The Times of Israel, 23a de Marto 2022.
  95. UN report urges plan to 'end Israeli colonialism, apartheid' (19a de Oktobro 2022).
  96. . UN commission says it will investigate 'apartheid' charges against Israel (28a de Oktobro 2022).
  97. . The Implications of An ICJ Finding that Israel is Committing the Crime Against Humanity of Apartheid (20a de Marto 2024).
  98. 98,0 98,1 98,2 98,3 Israel's Independence Day 2019 6a de Majo 2019, Israel Central Bureau of Statistics, alirita la 7an de majo 2019.
  99. "ISRAEL: Crackdown on illegal migrants and visa violators", 14a de Julio 2009.
  100. Adriana Kemp, "Labour migration and racialisation: labour market mechanisms and labour migration control policies in Israel", Social Identities 10:2, 267–292, 2004
  101. "Israel rounds up African migrants for deportation", 11-a de junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2021-08-13.
  102. The Land: Urban Life. Israel Ministry of Foreign Affairs. Arkivita el la originalo je 7a de Junio 2013.
  103. The Law of Return. Knesset. Arkivita el la originalo je 27a de Novembro 2005. Alirita 14a de Aŭgusto 2007.
  104. DellaPergola, Sergio. (2000) Daniel J. Elazar: The Global Context of Migration to Israel. New Brunswick, NJ: Transaction Publishers, p. 13–60. ISBN 978-1-56000-428-8.
  105. Herman, Pini, The Myth of the Israeli Expatriate, Moment Magazine, volume 8, issue 8, pp. 62–63, 1a de Septembro 1983.
  106. (2007) “Israel's Brain Drain”, Israel Economic Review 5 (1), p. 1–22. 
  107. Rettig Gur, Haviv, "Officials to US to bring Israelis home", 6a de Aprilo 2008. Kontrolita 20a de Marto 2012.
  108. Jews, by Continent of Origin, Continent of Birth & Period of Immigration. Israel Central Bureau of Statistics (6a de Septembro 2017). Alirita 19a de Septembro 2017.
  109. (2008) “From Sephardi to Mizrahi and Back Again: Changing Meanings of "Sephardi" in Its Social Environments”, Jewish Social Studies 15 (1), p. 165–188. 
  110. "The myth of the Mizrahim", The Guardian, 3a de Aprilo 2009.
  111. “Jewish Refugees from Arab Countries”, Jewish Virtual Library.
  112. Missing Mizrahim (31a de Aŭgusto 2009).
  113. Socioeconomic Status and Demographic Behavior of Adult Multiethnics: Jews in Israel. Hebrew University of Jerusalem (2006). Arkivita el la originalo je 29-a de oktobro 2013. Alirita 26a de Majo 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2020-11-11.
  114. DellaPergola, Sergio (2011) Jewish Demographic Policies. The Jewish People Policy Institute.
  115. “Israel (people)”, Encyclopedia.com.
  116. Yoram Ettinger. "Defying demographic projections", 5a de Aprilo 2013. Kontrolita 29a de Oktobro 2013.
  117. Gorenberg, Gershom, 26a de Junio 2017, Settlements: The Real Story [2] The American Prospect, alirita la 25an de Aŭgusto 2017
  118. 118,0 118,1 "Loĝlokoj kaj populacio, laŭ Populacigrupo, Distrikto, Sub-Distrikto kaj Natura Regiono". Israela Centra Buroo de Statistiko. 6a de Septembro 2017. Alirita la 16an de Novembro 2020.
  119. "Population of Jerusalem, by Age, Religion and Geographical Spreading, 2015" (PDF). Jerusalem Institute for Israel Studies. Arkivita el la originalo (PDF) en 24a de Septembro 2017. Alirita la 16an de Novembro 2020.
  120. . The Golan Heights factor and the future of destabilized Syria (7a de Majo 2019). Alirita 9a de Majo 2019.
  121. Settlements in the Gaza Strip. Arkivita el la originalo je 26a de Aŭgusto 2013. Alirita 12a de Decembro 2007. Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-26. Alirita 2020-11-11.
  122. france ISRAEL - Un vaste programme de réformes devrait voir le jour d'ici deux semaines...
  123. World Development Indicators | DataBank, databank.worldbank.org
  124. oficiala retejo
  125. «Immigration and Social and Cultural Diversity Among the Jewish Population». International Youth Foundation. Arkivita el la originalo la 10an de oktobro 2007. Konsultita la 6an de septembro 2007.
  126. «Jewish Festivals and Days of Remembrance in Israel». Israela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Konsultita la 16an de septembro 2007.
  127. Ran, Ami (25a de aŭgusto 1998). «Encounters: The Vernacular Paradox of Israeli Architecture». Israela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Konsultita la 6an de septembro 2007.
  128. Brinn, David (23a de oktobro 2005). Israeli, Palestinian and Jordanian DJs create bridge for peace. Israel21c. Arkivita el originalo la 20an de junio 2008. Konsultita la 16an de septembro 2007.
  129. Dolev, Yael. «Some Thoughts About Israeli Cuisine». University of Michigan Integrative Medicine. The University of Michigan. Arkivita el la originalo la 23an de januaro 2008. Konsultita la 6an de septembro 2007.
  130. «Depositing Books to The Jewish National & University Library». Jewish National and University Library. Arkivita el la originalo la 29an de majo 2012. Konsultita la 21an de aŭgusto 2007.
  131. Nacia Biblioteko de Israelo en angla
  132. «The Nobel Prize in Literature 1966». Nobel Foundation. Konsultita la 12an de aŭgusto 2007.
  133. Erlij, Evelyn (2a de majo 2010). «Amos Oz: Mi libro puede construir puentes». Revista de Libros. El Mercurio. Konsultita la 27an de decembro 2010.
  134. Benarroch, Moshé. «La literatura israelí en el siglo veinte». anajnu.cl. Konsultita la 27an de decembro 2010.
  135. After the School of Paris: Israeli Art in the 1930s and 1940s
  136. «The School of Paris in Safed, 1950s and 1960s».
  137. «1883 | Encyclopedia of the Founders and Builders of Israel». www.tidhar.tourolib.org. Konsultita la 19an de oktobro 2023.
  138. «Alexandre Frenel, Ecole de Paris». Alirita la 29an de Junio 2024.
  139. «Chaim Soutine – From Russia to Paris by Ben Uri Research Unit - Issuu». issuu.com (en angla). 25a de majo 2023. Konsultita la 19an de oktobro 2023.
  140. Broughton, Ellingham & Trillo 1999, p. 365–9
  141. «Israel». World Music. National Geographic Society. Arkivita el la originalo la 5an de novembro 2007. Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  142. «Israeli Folk». World Music. National Geographic Society. Arkivita el la originalo la 10an de aŭgusto 2007. Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  143. «Israel (country)». Encarta. Microsoft. 2007. Arkivita el la originalo la 30an de novembro 2007. Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  144. Davis, Barry (5a de februaro 2007) «Israel Philharmonic Orchestra celebrates 70th anniversary». Ministerio de Eksterlandaj Aferoj (el Israel21c). Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  145. «Israel». Eurovision Song Contest. Eurovision Broadcasting Union. Arkivita el la originalo la 22an de junio 2007. Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  146. O'Connor 2010, pp. 52–55.
  147. "Eurovision Song Contest: Luxembourg 1973". Eurovision Song Contest. Alirita la 4an de Julio 2020.
  148. West 2020, pp. 83–86.
  149. Eurovision Song Contest: Paris 1978. Eurovision Song Contest. Alirita 7a de Julio 2020.
  150. O'Connor 2010, pp. 72–75.
  151. Roxburgh, Gordon. (2014) Songs for Europe: The United Kingdom at the Eurovision Song Contest Two: The 1970s. Prestatyn: Telos Publishing. ISBN 978-1-84583-093-9.
  152. O'Connor 2010, pp. 80–83.
  153. Eurovision Song Contest: The Hague 1980. Eurovision Song Contest. Alirita 7a de Julio 2020.
  154. . Israel counters Eurovision boycott campaign with Google ads (10a de Majo 2019). Alirita 7a de Julio 2020.
  155. L'Eurovision comme occasion de pinkwashing pour Israël – la communauté LGBT+ devrait le boycotter (france). Agence Médias Palestine (4a de Marto 2019). Alirita 7a de Julio 2020.
  156. . Eurovision 2019: Stephen Fry & Sharon Osbourne lead celebrities rejecting boycott of Israel Song Contest (30 April 2019). Alirita 7a de Julio 2020.
  157. . Celebrities denounce proposed boycott of Eurovision in Israel (30a de Aprilo 2019). Alirita 12a de Marto 2021.
  158. "Israel chooses Eurovision 2024 entrant amid calls for a boycott", BBC News, 8a de Februaro 2024.
  159. FAQ: Israel at the Eurovision Song Contest 2024 - Eurovision Song Contest. Eurovision Song Contest. Arkivita el la originalo je 9a de Aprilo 2024. Alirita 11a de Aprilo 2024.
  160. EBU Statement on abuse and harassment of ESC 2024 Artists. Eurovision Song Contest (9a de Aprilo 2024). Arkivita el la originalo je 9a de Aprilo 2024. Alirita 11a de Aprilo 2024.
  161. "Israel reveals Eurovision song after weeks of wrangling", BBC News, 11a de Marto 2024.
  162. Israel: KAN Confirms Changes to Previously Rejected Eurovision Songs. Eurovoix (3a de Marto 2024). Alirita 11a de Aprilo 2024.
  163. Bryant, Miranda, "'We are not the arena to solve a Middle East conflict': Sweden braced for a politically charged Eurovision", The Observer, 2024-04-07. (en-GB)
  164. «Teatro en Israel». 24/6. Konsultita la 24/6/2024.
  165. (en hebrea) «התיאטרון הלאומי הבימה». Habima Nacia Teatro. Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  166. "Theatre in Israel". jewishvirtuallibrary.org. Alirita la 19an de Oktobro 2023.
  167. "Israeli Theatre". My Jewish Learning. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2015. Alirita la 19an de Oktobro 2023.
  168. Eclectic–Modern \ Tel Aviv Museum of Art (angle). Alirita 2023-10-22.
  169. "Erich Mendelsohn: Berlin – Jerusalem" Photography by Carsten Krohn | Bauhaus Center Tel Aviv (en-US). Alirita 2023-10-27.
  170. Erich Mendelsohn (angle). Alirita 2023-10-27.
  171. . White City of Tel-Aviv – the Modern Movement (angle). Alirita 2023-10-22.
  172. . In Tel Aviv, amazing Brutalist architecture hides in plain sight (en-US) (2021-04-21). Alirita 2023-10-22.
  173. Beyond Bauhaus – The allure of Israeli Brutalism (en-US) (2019-01-12). Alirita 2023-10-22.
  174. Sir Patrick Geddes Plan for Tel-Aviv (en-gb). Alirita 2023-10-22.
  175. (Oktobro 2005) “The Kibbutz Dwelling: Ideology and Design”, Housing Theory and Society 22 (3), p. 147–165. doi:10.1080/14036090510040313. 
  176. 2024 World Press Freedom Index. Reporters Without Borders (2024). Alirita 30a de Majo 2024.
  177. 177,0 177,1 Middle East - North Africa Journalism throttled by political pressure. Reporters Without Borders (2024). Alirita 30a de Majo 2024.
  178. Beaumont, Peter, "Israeli journalist describes threats over reporting on spy chief and ICC", The Guardian, 2024-05-30. (en-GB)
  179. 179,0 179,1 «About the Museum». The Israel Museum, Jerusalemo. Arkivita el la originalo la 6an de februaro 2007. Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  180. «Shrine of the Book». The Israel Museum, Jerusalemo. Arkivita el la originalo la 28an de februaro 2007. Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  181. «About Yad Vashem: The Yad Vashem Library». Yad Vashem. Arkivita el la originalo la 17an de februaro 2007. Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  182. «Museum Information». Beth Hatefutsoth. Konsultita la 13an de aŭgusto 2007.
  183. «Mishkan LeOmanut, Ein Harod». Arkivita el la originalo la 27an de decembro 2008. Konsultita la 20an de decembro 2008.
  184. . 10 of Israel's best museums. CNN (29a de Januaro 2013). Alirita 9a de Januaro 2017.
  185. Rast, Walter E.. (1992) Through the Ages in Palestinian Archaeology: An Introductory Handbook. Continuum International Publishing Group. ISBN 978-1-56338-055-6. "Galilee man" (lowercase "m") in this source is a typo – ref. Solo Man, Peking Man kaj tiel plu.
  186. Yael Raviv, Falafel Nation, University of Nebraska Press, 2015
  187. Uzi Rebhun, Lilakh Lev Ari, American Israelis: Migration, Transnationalism, and Diasporic Identity, Brill, 2010 pp. 112–113.
  188. Bernstein 2010, paĝoj 227, 233–234
  189. Yael Raviv, Falafel Nation, University of Nebraska Press, 2015
  190. Bernstein 2010, paĝoj 231–233
  191. Jeffrey Yoskowitz. "Israel's Pork Problem", gazetoj Slate, 8a de Aŭgusto 2012.
  192. Torstrick 2004, p. 141.
  193. Basketball Super League Profile. Winner Basketball Super League. Alirita 13a de Aŭgusto 2007.
  194. Israel Barred from Asian Games. Jewish Telegraphic Agency (26a de Julio 1976). Alirita 11a de Aprilo 2014.
  195. Maccabi Electra Tel Aviv – Welcome to EUROLEAGUE BASKETBALL. Arkivita el la originalo je 25a de Junio 2014. Alirita 30a de Oktobro 2014.
  196. Israel. International Olympic Committee. Alirita 20a de Marto 2012.
  197. Tel Aviv 1968. International Paralympic Committee. Arkivita el la originalo je 20a de Marto 2012. Alirita 20a de Marto 2012.
  198. Ellis, Judy (4a de Majo 1998). "Choke! Gouge! Smash!". gazeto Time. Alirita la 1an de Januaro 2017.
  199. "Pawn stars shine in new 'national sport'", 4a de Oktobro 2010.

Bibliografio

  • Gérard Araud, Israël: Le piège de l'Histoire, eld. Tallandier, 2024 en La Procure, marto 2024.
  • Barton, John; Bowden, Julie (2004). The Original Story: God, Israel and the World. Wm. B. Eerdmans Publishing Company. ISBN 978-0-8028-2900-9.
  • Culla, Joan B. La tierra más disputada: El sionismo, Israel y el conflicto de Palestina. Madrid, Alianza, 2005.
  • Georg Fohrer: Geschichte Israels. Von den Anfängen bis zur Gegenwart. 6. Auflage. Quelle & Meyer, UTB für Wissenschaft, Wiesbaden 1995, ISBN 3-8252-0708-0.
  • Martine Gozlan, Israël. 70 ans. : 7 clés pour comprendre, Paris/37-Monts, Archipel, coll. «Essais, documents», 2a de majo 2018, 160 p. (ISBN 978-2-8098-2440-7 kaj 2-8098-2440-1)
  • Herzl, Theodor (1946). The Jewish State. American Zionist Emergency Council. ISBN 978-0-486-25849-2.
  • Morris, Benny (2008). 1948: A History of the First Arab–Israeli War. Yale University Press. ISBN 978-0-300-14524-3.
  • Sanguinetti, Julio María, La trinchera de occidente. A 70 años del Estado de Israel. Montevideo, Taurus, 2018.
  • Claudio Vercelli, Breve storia dello stato di Israele, 1948-2008, Carocci, 2008, ISBN 9788843044849.
  • Dieter Vieweger: Streit um das Heilige Land. Gütersloher Verlag, 7. Auflage, Gütersloh 2019, ISBN 978-3-579-06757-5.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Noto

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Israel en la angla Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.