Portalo:Homoj
|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.
Hodiaŭ, la 7-a de julio festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 7-an de julio
Naskiĝis
- 1855: Ludwig Ganghofer
- 1860: Gustav Mahler, komponisto
- 1884: Lion Feuchtwanger, germana verkisto
- 1887: Marc Chagall, pentristo
- 1940: Ringo Starr, brita muzikisto
Mortis
- 574: Papo Johano la 3-a
- 1129: Shirakawa, imperiestro de Japanio
- 1531: Tilman Riemenschneider
- 1901: Johanna Spyri
- 1912: Henri Poincaré, franca teoria sciencisto
- 1930: Arthur Conan Doyle, verkisto (Sherlock Holmes)
- 1956: Gottfried Benn, Germanio
- 1967: Vivien Leigh, Britio
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Ludwig van BEETHOVEN [LUDvig van BEThoven], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENO aŭ Betoveno (naskiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis nederlandadevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantikisma epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.
Korowai estas etna grupo de indiĝenoj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo.
Korowai (ankaŭ arbaj homoj) estas neatingeblaj, ili vivas en pluvpraarbaro tiel, kiel dioj kreis ilin. Ili ne volas veni en kontakton kun civilizo nek kun aliaj triboj. Povas esti da ili eble kvindek diversaj klanoj. Ilia ĉasejo en blinda parto de insulo plena de marĉoj ne kaŝas malkovritajn trezorojn. Parto de korovanoj vivas malantaŭ nevidebla limo, kiun registaro nomas Pacification Line. Ĝi estas desegnita en nenia mapo, ties proksimecon oni ekkonos laŭ fortiĝanta silento kaj kreskanta rezisto de homoj kontraŭ entruduloj. Sajakhoj kaj pluaj triboj ankoraŭ ne havas sperton kun fremduloj. La ĝangalo konas nenian pli rapidan tempon de movado ol irado. Rado ĉi tie ankoraŭ ne estis inventita. Por kio ĝi estus ĉi tie?
Al CAPONE naskiĝis la 17-an de januaro de 1899 en New York, mortis la 25-an de januaro de 1947.
Al Capone estas en Usono ĝis hodiaŭ konsiderata kiel simbolo de organizita krimo. Li akiris grandegan kvanton de riĉeco ĉefe per kontrabando de alkoholaĵo kaj ties kontraŭleĝa vendado. Krome li priregis prostitucion kaj hazardon. Fama estis ankaŭ lia kapablo subaĉeti kiun ajn, precipe policanojn, politikistojn kaj juristojn.
Vicente Huidobro (Santiago, 10-an de januaro 1893 - Cartagena, 2-an de januaro 1948) estis ĉilia poeto, kreinto kaj ĉefe reprezentanto de la literatura movado nome kreadismo.
Vicente García-Huidobro Fernández naskiĝis en 1893 en Santiago de Ĉilio ene de riĉa kaj kulturmova familio, kie la patrino estis aktiva feministo. Post kelkaj jaroj en Eŭropo, li eniris la jezuitan lernejon en Santiago. Li studis literaturon en Ĉilia Universitato kaj aperigis Ecos del alma en Santiago, (Animaj eĥoj en Santiago, 1911) de modernisma stilo. Venontjare li edziĝis kaj redaktoris la revuon Musa Joven, (Juna muzo), kie aperis parto de lia posta libro Canciones en la noche (Kantoj en la nokto) kaj lia unua kaligramo, Triángulo armónico (Armonia triangulo).
red. Stanisław LEM [stanIsŭav lem] (naskiĝis la 12-an de septembro, 1921, mortis la 27-an de marto, 2006) estis pola verkisto de satira kaj filozofiema sciencfikcio. Liajn librojn oni tradukis en 37 lingvojn. Vendiĝis pli ol 10 milionoj.
Lem naskiĝis en Lvovo, Pollando (nun en Ukrainio), kiel filo de kuracisto. Li studis medicinon en la Universitato de Lvovo kaj la Universitato Jagiellonia en Krakovo, sed interrompis la studadon pro la invado de la nazioj dum la Dua mondmilito. Tiam Lem laboris kiel aŭtoriparisto kaj veldisto, kaj aniĝis al la kontraŭgermana rezistantaro. Je la fino de la milito Pollandon okupis la Ruĝa Armeo kaj la landon dum 45 jaroj regis fortoj strikte ligitaj al Soveta Unio. En 1946 Lem transloĝiĝis al Krakovo kaj finis sian studadon. Li laboris kiel helpanto en scienca esplorejo kaj komencis verki novelojn dum la libertempo.