Saltu al enhavo

Arba kuracado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
abio

Abio estis ĉiam simbolo de forto. Jam de mezepoko oni produktis el iliaj pinglofoliaro kaj rezino diversajn mediojn kun kontraŭinflama kaj antireŭmatisma efikoj.[mankas fonto]

Pro remaĉado de abia rezino plifortiĝas gingivo.[mankas fonto] Sidiga kaj varma banado en dekokto el abiaj branĉetoj subtenas kuracadon de inflamo de urinveziko.[mankas fonto]

betulo

Betulo ebligas evoluigi intuicion, oni fariĝas sub ties influo pli perceptema.[mankas fonto] Precipe printempe, en la folioj kaj ankaŭ en la trunko de betulo estas granda kvanto de kuracigaj substancoj.[mankas fonto]

Betula suko plibonigas funkciadon de renoj, de urinveziko kaj tre bone ĝi agadas je haŭto.[mankas fonto]

fago

Fago plibonigas koncentradon kaj kuraĝigas vivvitalecon.[mankas fonto]

Fago agadas favore dum kapdoloroj.[mankas fonto] Dum migrenoj oni[mankas fonto] rekomendas kompresojn sur kapo el faga foliaro, sur kiun ni almetos malvarmigan malsekan viŝtukon.

griotoj

Griotarbo agadas al erotika tereno de homo, ĝi kuraĝigas sopiron je amo.[mankas fonto] Laŭ malnovaj mitoj en griotarboj loĝis driadoj.[mankas fonto] Printempe tiuj ĉi arboj fariĝis loko de iliaj amludoj.

Teo el sekigitaj fruktoj de griotoj helpas kontraŭ tuso, suko el freŝaj fruktoj plialtigas sangpremon.[mankas fonto]

kaŝtanarbo

El ŝelo de junaj branĉetoj oni akiras preparaĵon, kiu plibonigas sangcirkuladon kuraĝigante metabolon.[mankas fonto] Arboŝelo estas uzata dum produktado de medikamentoj, uzataj ĉe malsaniĝo de vejnoj.[mankas fonto] Teo el kaŝtano (floro) deakvigas kaj fortigas ĉelaron.[mankas fonto]

kverko

Kverko subtenas ĝustan sangocirkuladon kaj limfon.[mankas fonto] Dekokto el kverkoŝelo kuracas per eminenta maniero haŭtmalsanojn, ekzemojn kaj ŝvelaĵojn.[mankas fonto]

Magneta kampo de pino en agdistanco ĝis 5 metroj de la trunko de arbo trankviligas streson, koleron.[mankas fonto]

Pina rezino kaj dekoktoj en koniferfoliaro plialtigas sangcirkuladon, trankviligas nervojn kaj mildigas tuson.[mankas fonto]

Pina oleo estas ideala por haŭto[mankas fonto] kaj se la oleo estas solvita en varma akvo, ĝi estas uzata dum inhaladoj.[mankas fonto]

saliko

Ĝi povas plifortigi ankaŭ deprimecon.[mankas fonto]

Saliko plifortigas animan evoluon de infanoj kaj ĝi trankviligas sovaĝajn bestojn.[mankas fonto] Teo el salika ŝelo malaltigas febron kaj ĝi mildigas doloron.[mankas fonto]

sambuko - floroj
sambuko - fruktoj

Teo el floroj de sambuko havas forte ŝvitigajn efikojn kaj ĝi do sukcese helpas dum diversaj malvarmumoj kaj gripoj.[mankas fonto] Ĝi ankaŭ agadas kontraŭ retenado de akvo el homa korpo.[mankas fonto]

Energetika kampo de sambuko agadas urinige kaj tute ĝi deakvigas.[mankas fonto] Vundoj, ekzemoj kaj ulceroj resaniĝos pli rapide, se ni ofte restados en proksimeco de tiu ĉi arbusto.[Dubinda teksto]

tilio

Teo el tilia floro mildigas tuson kaj ĉiujn spirvojojn.[mankas fonto]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]